Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano (filmo)
Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Harry Potter and the Prisoner of Azkaban |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 31 maj. 2004, 3 jun. 2004, 2 jun. 2004, 4 jun. 2004, 29 jul. 2004, 10 jun. 2004, 18 aŭg. 2022 |
Ĝenro | fantasta filmo, porinfana filmo, filmo bazita sur romano, homlupofilmo, time-travel film, aventura filmo |
Kameraado | Michael Seresin |
Reĝisoro(j) | Alfonso Cuarón |
Produktisto(j) | David Heyman • Chris Columbus • Mark Radcliffe |
Scenaro | Steve Kloves • J. K. Rowling |
Loko de rakonto | Londono • Anglio |
Muziko de | John Williams |
Ĉefrolantoj | |
Produktinta firmao | Heyday Films 1492 Pictures Warner Bros. |
IMDb | |
Harry Potter kaj la Kaptito de Azkabano (angle Harry Potter and the Prisoner of Azkaban) estas fantasta filmo direktita de Alfonso Cuarón kaj distribuita de Warner Bros. Pictures.[1] Ĝi bazitas sur la romano de la sama nomo de J. K. Rowling. La filmo, kiu estas la tria en la filma serio de Harry Potter, estis skribita de Steve Kloves kaj produktita de Chris Columbus (reĝisoro de la unua kaj dua filmoj), David Heyman kaj Mark Radcliffe. La rakonto sekvas la trian jaron de Harry Potter ĉe Hogwarts kiam li ekscias ke kaptito Sirius Black eskapis el Azkaban kun la celo mortigi lin.
En la filmo ĉefrolas Daniel Radcliffe kiel Harry Potter, apud Rupert Grint kaj Emma Watson kiel Ron Weasley kaj Hermione Granger respektive. Ĝi ankaŭ prezentas subtenantan rolantaron inkluzivanta Gary Oldman, David Thewlis, Michael Gambon (en lia debuta rolo kiel Albus Dumbledore), Emma Thompson kaj Timothy Spall. La produktaĵo estas la daŭrigo al Harry Potter kaj la Ĉambro de Sekretoj kaj estas sekvita de Harry Potter kaj la Pokalo de Fajro.
La filmo estis publikigita la 31-an de majo 2004 en Britio kaj la 4-an de junio 2004 en Usono. Ĝi estas la unua filmo de la serio disponebla en IMAX kaj la lasta publikigita sur VHS. La filmo estis nomumita por du Oskar-premioj en 2005.
La Kaptito de Azkabano estas ĝenerale konsiderita de kritikantoj kaj fervoruloj kiel la plej bona epizodo de la filma serio.[2][3][4]
Rolantaro
[redakti | redakti fonton]- Daniel Radcliffe kiel Harry Potter
- Rupert Grint kiel Ron Weasley
- Emma Watson kiel Hermione Granger
- Matthew Lewis kiel Neville Longbottom, iom malmemcerta samklasano
- Robbie Coltrane kiel Rubeus Hagrid
- Michael Gambon kiel Albus Dumbledore
- Gary Oldman kiel Sirius Black
- Alan Rickman kiel Severus Snape
- Maggie Smith kiel Minerva McGonagall
- Timothy Spall kiel Peter Pettigrew
- David Thewlis kiel Remus Lupin
- Emma Thompson kiel Sybill Trelawney
- Julie Walters kiel Molly Weasley
- Julie Christie kiel Madam Rosmerta
- Richard Griffiths kiel Vernon Dursley
- Fiona Shaw kiel Petunia Dursley
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (2004). Box Office Mojo. Alirita 5a de Februaro 2009.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita 2015-05-30.
- ↑ [1]
- ↑ [2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- Harry Potter and the Prisoner of Azkaban en Interreta filma datumbazo (angle)
|