Granda muska lageto
Granda muska lageto | |
ĉeĥe: Velké mechové jezírko | |
muska lageto | |
Granda muska lageto
| |
Oficiala nomo: Velké mechové jezírko | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Municipo | Rejvíz katastro |
Parto de | Rejvíz naturrezervejo |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Rojo | Vrchovištní potok |
Situo | Granda muska lageto |
- alteco | 769 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 13′ 11″ N 17° 17′ 13″ O / 50.21972 °N, 17.28694 °O (mapo) |
Longo | 68,5 m |
Larĝo | 41 km (25 mi) |
Maks. profundo | 2,95 m |
Volumeno | 4 048,6 m3 (142 975 cu ft) |
Areo | 0,001692 km² (0,1692 ha) |
Biomo | torfejo |
Tipo | muska lago |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Velké mechové jezírko | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Granda muska lageto (ĉeĥe: Velké mechové jezírko) estas muska lago, kiu troviĝas en torfejo en nacia naturrezervejo Rejvíz en distrikto Jeseník en Jeseníky. Ĝi situas 1,5 km sudokcidente de domaro Rejvíz. Laga pelvo havas asimetrian profilon, La lageto havas areon 1692 m². Ĝi estas longa 68,5 m kaj larĝa 41 m. Ĝi atingas profundecon 2,95 m. Ĝia suma volumeno estas 4048,6 m³. Ĝi situas en supermara alteco 769 m.
Alveno
[redakti | redakti fonton]La Granda muska lageto troviĝas en okcidenta parto de rezervejo en torfejo sur supra fluo de rojo Vrchovištní potok. Kondukas al ĝi instruiga pado (enirpago 20 Kč) el Rejvíz. Tiu kondukas unue samtempe kun blua turisma marko ĝis Dětřichov kaj post 2 km deflankiĝas el ĝi trotuaro al la lageto.
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]En la ĉirkaŭaĵo de lageto kreskas el arboj plejparte pino (Pinus rotundata). Kreskas ĉi tie precipe sfagnoj kaj erioforo. Ni povas observi ĉi tie ankaŭ rododendron, rondfolian drozeron kaj ruĝan vakcinion.
El animaloj ĉi tie aperas araneoj, anisoptera (Aeshna subarctica), citrono-papilio, rano, alpa trituro kaj salamandro
Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Fotita dum dua duono de la 1960-aj jaroj
-
Benko antaŭ la lageto