Grafschaft VS
- La mallongigo VS en Grafschaft VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Grafschaft. |
Grafschaft | |
---|---|
Blazono de Grafschaft | |
Bielo, komunumo Grafschaft | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 27′ 18″ N 8° 13′ 5″ O / 46.45500 °N, 8.21806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 18″ N 8° 13′ 5″ O / 46.45500 °N, 8.21806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 198 |
Areo | 22,62 km² |
Alteco | 1312 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3989 |
Komunumkodo | 6073 |
Situa mapo de Grafschaft | |
Grafschaft estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Biel.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Grafschaft Grafschaft situas en Supra Valezo. Ĝi konsistas el la tri vilaĝoj Biel, Ritzingen kaj Selkingen. Inter Grafschaft kaj Reckingen en sudoriento de la komunumo ekzistas interkomunuma teritorio de Rechingen, Gluringen kaj Grafschaft.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,62 km², de kiuj 20,73% estas kovritaj de arbaro, 23,8% servas por agrikulturo kaj 1,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Grafschaft limas en nordo kaj orkiento al Reckingen, en nordoriento al la interkomunuma teritorio de Reckingen, Gluringen kaj Grafschaft, en sudo al Ernen, en sudoriento al Blitzingen, en oriento al Bellwald, kaj en nordoriento al Fieschertal.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Grafschaft pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Grafschaft por la tertitorio de la hodiaŭa komunumo kaj Glurlingen datiĝas el la jaro 1344, sed verŝajne la nomo jam estas multe pli malnova. La hodiaŭa komunumo estis fondita en la jaro 2000 el la malnovaj ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Biel, Ritzingen kaj Selkingen. Ĝis 1799 Grafschaft apartenis al la episkopo de Siono kaj formis apartan sangotribunaldistrikton en la Valeza Dekono Goms.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Grafschaft
- Biel (Goms) (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grafschaft – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|