Saltu al enhavo

Georges Guingouin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Guingouin
Persona informo
Georges Guingouin
Naskiĝo 2-an de februaro 1913 (1913-02-02)
en Magnac-Laval
Morto 27-an de oktobro 2005 (2005-10-27) (92-jaraĝa)
en Troyes
Tombo Saint-Gilles-les-Forêts Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio (1998–2005)
Franca Komunista Partio (1935–1961) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
rezistobatalanto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges Guingouin (naskiĝis la  2-an de februaro 1913(nun 1913-02-02) en Magnac-Laval en Haute-Vienne, mortis la 27-an de oktobro 2005 en Troyes) estis franca rezistanto kaj komunista aktivulo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Aktivulo en la Franca Komunista Partio (PCF) ĝis 1952, li ludis ĉefan rolon en la Rezistado, gvidante la makison de la limoĝia montaro sub la nomo «Raoul». Liaj kamaradoj kromnomis lin «Lou Grand» aŭ «prefekto de la makiso», dum Charles de Gaulle difinis lin «unu el la plej belaj figuroj de la Rezistado» kaj nomis lin kunulo de la Liberigo, unu el la maloftaj komunistoj ĉi-kaze (dek du el 1 053 nomitoj)[1].

Post la Liberigo, li estis implikita fare de homoj kiuj kunlaboris kun la Reĝimo de Vichy pro fitraktadoj faritaj sub lia aŭtoritato dum la «sovaĝa elpurigo» en 1944. Liaj rilatoj kun la centra gvidado de la Franca Komunista Partio estis ĉiam pli ŝtormaj en la malfruaj 1940-aj jaroj, sekvita per lia eksiĝo de la municipa konsilio de Limoĝo en januaro 1953, signante la finon de liaj politikaj respondecoj. En la sekvaj monatoj, li estis akuzita kiel instiganto de duobla murdo farita en 1945 kaj dum enkarcerigo, estis draŝita en la malliberejo de Brive-la-Gaillarde. Liberigita en 1954, la proceduro estis finfine forlasita en 1959.

Posteularo

[redakti | redakti fonton]

Unu el liaj tri filinoj, Michèle Guingouin, estas prezidantino de la klubo "espéranto 10" en Sainte-Savine (Aube).[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Guingouin, l'éternel rebelle", de Georges Châtain en Le Point, 16-a de aprilo 2004 [1]
  2. Retejo esperanto10

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]