Flavbrova tukaneto
Flavbrova tukaneto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbrova tukaneto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aulacorhynchus huallagae (Carriker, 1933) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbrova tukaneto aŭ Orkola tukaneto (Aulacorhynchus huallagae) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. huallagae aludas al la perua valo de Huallaga [uajAga], en la Departamento de San Martín, de kie devenas la ununura ekzemplero konata. Ĝi estas endemismo de Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj inter 2000 kaj 2600 m de altitudo. La specio estas minacata pro habitatoperdo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel aliaj membroj de la genro, tiu ĉi estas ĝenerale de verda plumaro, sed havas malmulte da bluo, nur iom da brusta nuanco kaj en ventra strio ne tiom markita kiom ĉe la Bluzona tukaneto kaj pli suba ol en la resto. Ankaŭ ne montras brunon, sed ruĝaj estas kaj la pugo, kiel ĉe la Ruĝpuga tukaneto, kaj la vostopinto, kiu ne estas bruna, kiel ĉe la aliaj membroj de la genro. Krome la subpugo estas flava kaj same flava estas brovo, sur la ĉirkaŭokula malhela haŭtaĵo. Sub la okulo estas blanka ringoduono kiu kontrastas kontraŭ la nigra okulo. Same kontrastas la blankega bordo de la bekobazo kun la nigreca longa beko kiu montras flavajn partojn en finaj bordoj de ambaŭ makzeloj kun la segileca dentaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Aulacorhynchus huallagae[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2008-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- En la hispana