Flavbeka lanio
Flavbeka lanio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbeka lanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvinella corvina (Shaw, 1809) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbeka lanio (Corvinella corvina) estas malgranda paserina birdo de la familio de Laniedoj. Ĝi estas foje konata kiel Longvosta lanio sed tio permesas konfuzon kun la vera Longvosta lanio (Lanius schach), de tropika suda Azio.
La Flavbeka lanio estas komuna loĝanta reproduktanta birdo en tropika Afriko el Senegalio orienten al Ugando kaj loke en plej okcidenta Kenjo. Ĝi loĝas ĉefe en arbaroj kaj aliaj habitatoj kun arboj.
La nesto estas tasforma strukturo en arbusto aŭ arbo, kie le ino demetas 4 al 5 ovojn. Nur unu ino reproduktiĝas en grupo samtempe, dum la aliaj membroj havigas protekton kaj manĝon.
La Flavbeka lanio estas 18 cm longa kun longa vosto kaj mallongaj flugiloj. Plenkreskulo havas punktecajn brunajn suprajn partojn kaj striecajn sablokolorajn subajn partojn. Estas malhelbruna okulmasko (kiel ĉe veraj lanioj) kaj ruĝeca aŭ helbruna flugilmakulo kun formo de “V” vidita de malantaŭe (kiel ĉe kelkaj afrikaj lanioj), kaj la beko estas flava escepte en tiu familio, kio nomigas la specion. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj montras sablokolorajn bordojn de flugilplumoj.
Temas pri rimarkinda kaj gregema birdo, ĉiam vidata en grupo, ofte liniigitaj sur telefonkabloj. Ĝi estas bruema, kun akraj alvokoj sŭii-sŭii kaj driii-tu.
La Flavbeka lanio manĝas insektojn kiun lokigas el elstara ripozejo sur arbo, kabloj aŭ fostoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50979, Corvinella corvina, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
- Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A.; and Pearson, David J.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania, Field Guide Edition. Princeton University Press, p. 494. ISBN 0-691-01022-6.
|