Eurythmics
Eurythmics | |
---|---|
David A. Stewart kaj Annie Lennox
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Londono, Anglio |
Ĝenroj | Nova ondo Sintezila popmuziko Rokmuziko |
Aktivaj jaroj | 1980 - 1990 1999 - nuntempo |
Eldoninto | RCA, Arista |
Parencaj temoj |
The Tourists |
Retejo | Eurythmics.com |
Membroj | |
Eurythmics estas popmuzika kaj novonda brita bando kies kreintoj estas Annie Lennox k Dave Stewart.
La du kunuloj (kiuj tiam ankaŭ estis geumikoj) estis origine anoj de la bando The Tourists, sed ili ne trafis sukceson kaj malkonkordo aperis kun la komponisto Pete Coombes. Ili baldaŭ decidas krei sian propran bandon en kiu ili trovis pli da facileco kaj libereco. Dum la androgina kantisto Annie Lennox rimarkiĝis per sia profunda voĉo, Dave Stewart, kiu ofte strebis ne rimarkiĝi, elpensis obsedan muzikon baze de novaj teknologioj kiel sinteziloj. Dank' al famaj muzikaĵoj kiel Sweet Dreams (Are Made of This), Here Comes the Rain Again, Would I Lie To You?, There Must Be an Angel (Playing with My Heart) kaj We Too Are One, la bando kontribuis al la muzika alŝutaĵo de la 1980-oj same kiel bandoj kiel New Order, Depeche Mode, OMD, Soft Cell, Tears For Fears aŭ Erasure. En 1990, la kunuloj haltis sian bandon. De 1999, oni denove povas aŭdi ilin.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 1981 : In the Garden
- 1983 : Sweet Dreams (Are Made Of This)
- 1983 : Touch
- 1984 : Touch Dance, album remix
- 1984 : 1984 (For The Love Of Big Brother), inspirita de la romano 1984 de George Orwell
- 1985 : Be Yourself Tonight
- 1986 : Revenge
- 1987 : Savage
- 1989 : We Too Are One
- 1991 : Greatest Hits
- 1999 : Peace