Saltu al enhavo

Elke Sommer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elke Sommer
Persona informo
Elke Sommer
Naskonomo Elke Schletz
Naskiĝo 5-an de novembro 1940 (1940-11-05) (83-jaraĝa)
en Berlino
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Joe Hyams (en) Traduki (1964–1981) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
muzikisto
modelo
kantisto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elke SOMMER (denaske Elke von Schletz; Spandau, Berlino, Germanio; 5-a de novembro 1940) estas fama germana aktorino, kiu ricevis Oran Globon en 1964 kaj estis seksosimbolo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi naskiĝis dum la Dua Mondmilito, el patro luterana pastro, barono Peter von Schletz, kaj Renata Topp, ambaŭ posteuloj de familioj de nobela stirpo. Ili estis evakuitaj al Erlangen, universitata urbeto en la sudo de Germanio en kiu ili loĝis relative malriĉe. Tie ŝi studis en prestiĝa Gymnasium de Erlangen. Post la morto de sia patro pro malsano kiam ŝi estis 14-jaraĝa, ŝi translokiĝis al Anglio, por perfektigi la anglan kaj vivteni sin. Ŝi heredis kaj retenis la titolon de baronino von Schletz.

Ŝi estis malkovrita por kino fare de la reĝisoro Vittorio De Sica, dum ŝi feritempis en Italio, kaj pere de sia beleco kaj volupteco ŝi ekaperis en filmoj fine de 1950. Ŝi iĝis rapide seksosimbolo kaj translokiĝis al Holivudo en la 1960-aj jaroj. Ŝi iĝis unu de la plej popularaj aktorinoj de la epoko, kaj pozis por kelkaj fotorevuoj, kiel Playboy en septembro 1964 kaj decembro 1967.

Ŝi iĝis unu de la ĉefaj kinaktorinoj de la 1960-aj jaroj, kaj oni kalkulas ĉirkaŭ 99 aperojn en kino kaj televido inter 1959 kaj 2005. La hispana filmo Bahía de Palma (1962) skandalis kiel «la unua hispana filmo en kiu aperis junulino en bikino» (Elke Sommer). Pli gravaj filmoj en kiu ŝi estis protagonisto estis A Shot in the Dark (1964) kun Peter Sellers kiel inspektisto Clouseau, The Art of Love (1965) kun James Garner, The Oscar (1966) kun Stephen Boyd, Boy, Did I Get a Wrong Number! (1966) kun Bob Hope, Bulldog Drummond (1966), kaj The Wrecking Crew (1968) kun Dean Martin.

En 1964 ŝi ricevis la Oran Globon kiel nova stelulo de la jaro pro la filmo The Prize de Mark Robson, kiun ŝi kunprotagonistis kun Paul Newman kaj Edward G. Robinson.

  • 1959: Uomini e nobuluomini, de Giorgio Bianchi
  • 1959: La pica sul Pacifico
  • 1960: Lampenfieber
  • 1960: Femmine di lusso, de Giorgio Bianchi
  • 1961: Und sowas nennt sich Leben
  • 1961: De quoi tu te mêles Daniella!, de Max Pecas
  • 1962: Café Oriental
  • 1962: Douce violence, de Max Pecas
  • 1962: Bahía de Palma, de Juan Bosch
  • 1963: The Victors
  • 1963: The Prize
  • 1964: A Shot in the Dark
  • 1964: Unter Geiern
  • 1965: Le bambole, de Mauro Bolognini kaj aliaj
  • 1965: The Art of Love
  • 1965: The Money Trap, de Burt Kennedy
  • 1966: The Oscar
  • 1966: Boy, Did I Get a Wrong Number!
  • 1967: The Venetian Affair, de Jerry Thorpe
  • 1967: Deadlier Than the Male
  • 1968: The Wicked Dreams of Paula Schultz
  • 1968: Las Vegas, 500 millones
  • 1968: The Wrecking Crew
  • 1970: The Invincible Six
  • 1971: Percy
  • 1971: Zeppelin, de Etienne Périer
  • 1972: Gli orrori del castello di Norimberga, de Mario Bava
  • 1973: Lisa e il diavolo
  • 1974: The House of Exorcism
  • 1974: And Then There Were None, de Peter Collinson
  • 1975: Carry on Behind
  • 1976: One Away
  • 1976: The Swiss Conspiracy, de Jack Arnold
  • 1978: I Miss You, Hugs and Kisses
  • 1979: The Prisoner of Zenda, de Richard Quine
  • 1980: Exit Sunset Boulevard
  • 1981: Miss Universe 1981 ... kiel komentisto.
  • 1992: Severed Ties
  • 1999: Doppeltes Spiel mit Anne
  • 2000: Flashback - Mörderische Ferien
  • 2010: Das Leben ist zu lang

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]