Electron User
Electron User | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | Ĉiumonata |
| |
Lando | Britio |
Urbo | Stockport |
Publikigisto | Database Publications |
Establodato | 1983 |
Ĉesigita publikado | 1990 |
ISSN | 0952-3057 |
| |
Electron User estis brita komputila magazino, kiu specife celis la posedantojn de la mikrokomputilo Acorn Electron. Ĝi estis publikigita de Database Publications en Stockport, komencante en oktobro 1983 kaj finiĝante post 82 numeroj en julio 1990.[1]
Komence ĝi estis inkluzivita kiel 16-paĝa sekcio en The Micro User, sed post kvar tiaj eldonoj ĝi fariĝis sendependa titolo. Antaŭ unu jaro ĝi kreskis al averaĝa longeco de 64 paĝoj. La fokuso de la magazino estis novaĵoj rilate al Acorn Electron, sed ankaŭ programaroj mane kopieblaj de la legantoj kaj programaraj recenzoj. Ĝi ankaŭ enhavis trompkodojn por videoludoj kaj longe gastigis kolumnon pri aventuraj videoludoj, unue verkitan de "Merlin" en kolumno titolita "Merlin's Cave" kaj poste de "Pendragon".
Ĝiaj reklamantoj inkludis la ĉefajn tiutempajn distribuistojn de videoludoj por BBC Micro kaj Acorn Electron, kiel ekzemple Acornsoft kaj Superior Software.
Ofte la aprila eldono de la revuo inkludis ŝercon pro la aprila ŝercotago. Ĝi ĝenerale konsistis el mallonga kopiebla programo, kiu pretendis fari ion tre utilan kaj ĝenerale interesan, sed kiu efektive presis "April Fool" sur la ekrano. Ekzemploj inkludis:
- programo por antaŭdiri kian tekston la uzanto tajpus poste
- programo por kompiligi BASIC-programojn rekte en maŝinan kodon, utiligante la BASIC-interpretilon de la maŝino
- programo por montri kolorojn sur unukolora ekrano per rapida moduligado de la pikseloj (citante lastatempa epizodo de Tomorrow's World).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Electron User Magazine and Tapes. 8 Bit Software. Alirita 19 June 2020.