Saltu al enhavo

Duzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duzo de reakcia motoro instalita por testado

Duzo estas mallarĝa parto ĉe ekstremo de ellasa tubo servanta por akceli la eligatan fluaĵon ĝis necesa rapido kaj doni al la eligata fluo bezonatan direkton — ekz‑e duzo de hoso, de reakcia motoro, ĉe vapora aŭ gasa turbino.

En inkĵetaj printiloj la duzo direktas la inkan fluon sur la paperon.

En Esperanto observeblas hezito inter la terminoj ‹ajuto› kaj ‹duzo›. Ajuto aperis pli frue (PV difinas ‹ajuto›n, sed ne konas ‹duzo›n, kiu aperas en PIV), kaj dum kelka tempo estis uzata vastasence, ankaŭ por la signifo ‹duzo›. Ankaŭ en Vikipedio ĝis 2024-10-10 ekzistis nur ‹ajuto›, mankis ‹duzo›, kaj en multaj okazoj ‹ajuto› aperas en la senco kie pli konvenas ‹duzo›.

La esenca diferenco estas, ke duzo formas kaj direktas la ellasatan fluidon, kio gravas por ekz‑e reakcia motoro aŭ inkĵeta printilo; dum la funkcio de ajuto estas precipe plenigi limigitan spacon je gasa aŭ pulvorigita substanco en bezonata kvanto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]