Durameno
Aspekto
La durameno aŭ kernligno [1] estas la plejofte pli malhela kaj pli peza ligno en la interno de la arbo. Tiu estas alia ol la alburno kiu troviĝas pli ekstere, sub la arboŝelo. La alburno prizorgas la transporton de la akvo ekde malsupre supren.
La en la durameno precipitiĝintaj substancoj kaŭzas rezistemon kontraŭ bakterioj, fungoj, k.t.p.. La durameno ludas rolon de apogado por la arbo; en la durameno la funkcio de transporto estas perdita.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. ( p. 52 ) esperante