Saltu al enhavo

Dmitrij Ustinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Ustinov
Persona informo
Дмитрий Устинов
Naskiĝo 17-an de oktobro 1908 (1908-10-17)
en Samara
Morto 20-an de decembro 1984 (1984-12-20) (76-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Balta Ŝtata Teknika Universitato (1932–1934)
Ivanovo-Voznesensky Polytechnic Institute (en) Traduki (1929–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio (1927–1984) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Dmitrij Ustinov
Familio
Infanoj Nikolay Ustinov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
oficiro
inĝeniero
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dmitrij Fjodoroviĉ USTINOV (ruse Дмитрий Фёдорович Устинов, Dmitrij Fëdorovič Ustinov; naskiĝis la 17-an de oktobro 1908 en Samara, Rusia Imperio - la 1-a de decembro 1984, en Moskvo) estis soveta politikisto. En 1976, Ustinov estis nomumita Marŝalo de Sovetunio, kaj baldaŭ poste iĝis plena membro de la politburoo kaj Defendministro ĝis sia morto.

Vivo kaj laboro

[redakti | redakti fonton]

Eduko kaj frua kariero

[redakti | redakti fonton]

Ustinov aliĝis al la Komunista Partio de Sovetunio en 1927. En 1929 li komencis sian edukon ĉe la Fakultato de Mekaniko ĉe la Ivanovo-Voznesensk Politeknika Instituto. Poste li daŭre studis en Moskvo. En marto 1932 li eniris la Instituton de Armea Mekanika Inĝenierado en Leningrado, kie li diplomiĝis en 1934. Li tiam laboris kiel inĝeniero ĉe la Leningrada Esplorinstituto de Ŝipa Artilerio. En 1937 li estis translokigita al la Bolŝevika Armilfabriko kiel inĝeniero kaj poste iĝis la estro de la fabriko.

Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la tempo Germanio invadis Sovetunion en junio 1941, Josef Stalin nomumis la 32-jaraĝan Ustinov al la posteno de Popola Komisaro por Militaj Materialoj. De ĉi tiu posteno li kontrolis la amasan evakuadon de la defendindustrio de la sieĝita Leningrado al la oriento de la Ural-Montoj.

La postmilita periodo

[redakti | redakti fonton]

En 1952, Ustinov iĝis membro de la Centra Komitato. En marto 1953, post la morto de Stalin, la Ministerio de Militmaterialo kaj la Ministerio de Aviadindustrio estis kunfanditaj en la Militministerion, kun Ustinov kiel estro. En 1957 li forlasis sian postenon kiel Vicministroprezidento de Sovetunio kaj iĝis prezidanto de la Armea Industria Komisiono.

En 1965, Leonid Breĵnev igis Ustinov kandidatmembro de la politburoo kaj sekretario de la Centra Komitato kun kontrolo de la militistaro, militindustrio kaj certaj sekurecagentejoj. Li ankaŭ fariĝis respondeca por evoluigado de la strategiaj bombaviadiloj kaj interkontinentaj balistikaj misiloj de Sovetunio.

Ministro de Defendo

[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Andrej Gretschko en 1976, Ustinov iĝis Ministro de Defendo, kaj estis promociita al armegeneralo. Kelkajn tagojn poste, li estis promociita al Marŝalo de Sovetunio, la plej alta armea rango en Sovetunio, malgraŭ lia manko de antaŭa armea kariero. La 7an de novembro 1984, Ustinov ne prezidis la ĉiujaran militan paradon ĉe Ruĝa Placo dum la datreveno de la Oktobra Socialisma Revolucio. Unua vicministro pri Defendo marŝalo Sergej Sokolov anstataŭigis lin kaj kiam ĝi venis al inspekto de la soldatoj kaj doni la memorparoladon. Ustinov kontraktis pulminflamon fine de oktobro, kaj urĝa kirurgio devis esti farita por korekti aneŭrismon en lia aorta valvo. Liaj hepato kaj renoj poste plimalboniĝis, kaj li mortis pro korhalto. Ustinov estis honorita per ŝtata entombigo, kaj liaj cindro estas entombigitaj en la Kremla Muro en Moskvo.

Ustinov metis grandan emfazon sur la militistaro dum pluraj jardekoj. Li ĉiam sukcesis konservi la interkontinentajn balistikajn misilojn de Sovetunio, ICBMojn, ĝisdatigitaj. Li ankaŭ verkis plurajn librojn, kiel Elektitaj Paroloj kaj Artikoloj (1979) kaj La kialo de komunismo (1982).

Li havis grandan influon dum la epoko de Leonid Breĵnev. Kune kun Andrej Gromiko, Miĥail Soslov kaj Jurij Andropov li estis membro de la "malgranda politburoo" kie gravaj decidoj estis faritaj [1]. Dum lia tempo la sovetia armeo ege plifortiĝis kaj Sovetunio invadis Afganion.

Post lia morto, la urbo Iĵevsko estis renomita laŭ li, sed kiam Gorbaĉov ekregis, la origina nomo de la urbo estis renomita. Li tenas la rekordon por ricevoj de la Lenin-Premio (11 fojojn).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Eric Pace. "Ustinov Had key roles in military and politics", New York Times, 22 December 1984.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]