Der letzte Mann
Der letzte Mann | |
---|---|
muta filmo | |
Originala titolo | El último, Der letzte Mann |
Originala lingvo | germana lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1924, 23 dec. 1924, 5 jan. 1925 |
Ĝenro | drama filmo, dramo, muta filmo |
Kameraado | Karl Freund |
Reĝisoro(j) | Friedrich Wilhelm Murnau |
Produktisto(j) | Erich Pommer |
Scenaro | Carl Mayer |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Giuseppe Becce • Werner Schmidt-Boelcke |
Rolantoj | Emil Jannings • Maly Delschaft • Hans Unterkircher • Hermann Vallentin • Emmy Wyda • Georg John • Carl Schenstrøm • Erich Schönfelder • Olaf Storm • Harald Madsen • O. E. Hasse • Max Hiller |
Produktinta firmao | Universum Film |
IMDb | |
Der letzte Mann (La lasta homo) estas germana muta filmo de 1924 reĝisorita de la germana reĝisoro F. W. Murnau el scenaro verkita de Carl Mayer. En la filmo stelulas Emil Jannings and Maly Delschaft.
Stephen Brockmann resumis la intrigon de la filmo kiel, "sennoma hotela pordisto perdas sian laborpostenon".[1] Temas pri kinarta ekzemplo de Kammerspielfilm aŭ "ĉambro-drama" ĝenro, kiu sekvas la stilon de mallongaj, disaj montroj de malalt- al mez-klasa vivo kiuj emfazas la psikologion de la roluloj pli ol la scenejoj kaj la agado.
Tiu ĝenro klopodis eviti la uzadon de intertekstoj de parolata dialogo aŭ priskribo kio estas karaktera trajto de plej mutaj filmoj, en la intenco ke la vido mem havigu plej el la signifo.
Brita filmo The Blackguard estis produktorita en la Babelsberg Studioj en Potsdam, kie Alfred Hitchcock, estante scenaristo, rigardis parton de la farado de la filmo de Murnau nome Der letzte Mann (1924).[2] Li estis impresita per la laboro de Murnau kaj poste uzis multajn el liaj teknikoj por la scendesegnado en siaj propraj produktaĵoj.[3]
En 1955, estis refilmo en kiu stelulis Hans Albers kaj Romy Schneider.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Prager, Brad. A critical history of German film. Monatshefte, Volume 103, No. 3 (Fall 2011), pp. 472-474; (p.473)
- ↑ Gottlieb 2002, p. 42; Gottlieb 2003, paĝoj 157–158; vidu ankaŭ Garncarz 2002
- ↑ Gottlieb 2002, pp. 42–43.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Garncarz, Joseph (2002). "German Hitchcock". En Gottlieb, Sidney; Brookhouse, Christopher (eds.). Framing Hitchcock: Selected Essays from the Hitchcock Annual. Detroit: Wayne State University Press. pp. 59–81.
- Gottlieb, Sydney (2002). "Early Hitchcock: The German Influence". In Gottlieb, Sidney; Brookhouse, Christopher (eld.). Framing Hitchcock: Selected Essays from the Hitchcock Annual. Detroit: Wayne State University Press. pp. 35–58.
- Gottlieb, Sidney (2003). Alfred Hitchcock: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-57806-562-2.
- Kreimeier, Klaus (1999). The Ufa Story: A History of Germany's Greatest Film Company, 1918–1945. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-22069-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Last Laugh en Interreta filma datumbazo (angle)
- Der letzte Mann disponeblas por senpaga elŝuto en Retarkivo [pliaj]
- Literaturo pri Der letzte Mann
- Der letzte Mann, four parts ĉe YouTube
- Der letzte Mann en Rotten Tomatoes