Cornelius Jansenius
Kornelio Janseno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Ipro | |||||
Augustinus, verko publikigita en 1540
| |||||
Regado | 1635-1638 | ||||
Persona informo | |||||
Cornelius Otto Jansenius | |||||
Naskiĝo | la 28-an de oktobro 1585 en Acquoy, apud Leerdam, Holando, Nederlanda Respubliko | ||||
Morto | la 6-an de majo 1638 en Loveno aŭ Ipro, Hispana Nederlando | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pesto vd | ||||
Tombo | Saint Martin's Cathedral (en) vd | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Suda Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Loveno Universitato de Parizo Universitato de Bajono | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Alexander Patricius • Alexander Patricius Armacanus • Armacanus Patricius vd | ||||
Okupo | katolika episkopo (1636–) katolika sacerdoto (1614–) universitata instruisto teologo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cornelius JANSEN aŭ JANSENIUS (1585-1638) estis romkatolika filozofo, teologo, episkopo de Ipro (france Ypres, nederlande Ieper) ekde 1636, patro kaj fondinto de la Jansenisma Movado, profesoro pri teologio de la Universitato de Loveno (1617)[1], Post sia diplomiĝo, li iris al Parizo kaj por plibonigo de la sano kaj por studi la grekan. Eventuale li instruis kelkajn jarojn en episkopa kolegio apud Bajono. En 1616, li reiris al Loveno kie li okupis postenon en la Kolegio de Sankta Pulkeria[2], iu internulejo por nederlandaj studentoj pri teologio.
Janseno dufoje (1624 kaj 1626) estis sendita al Madrido kaj en la dua oportunokazo li preskaŭ estis kaptita de la inkvizicio. Li arde apogis Filipo Roveno (1573-1651), katolikan episkopon en Nederlando, dum liaj disputoj kun la jezuitoj, kiuj deziris evangelizi la landon preterlasante la klopodojn de la episkopo. Ankaŭ, pli ol unu fojon li kverelis kun la kalvinista teologo Gisbertus Voetius (1589-1676), fama pro siaj atakoj kontraŭ Renato Kartezio (1596-1650).
Janseno reagis kontraŭ la antikva optimismo pelagiana[3] rilate al homvolo, samkiel Sankta Aŭgusteno
(354-430) kaj la oficiala eklezio jam estis farinta dum la Mezepoko. Tiaj ideoj nun renaskiĝis ene de la renesanca spirito kaj pere de la jezuitoj, ĉefe Luizo de Molina (1535-1600).
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Alexandri Patritii Armacani Theologi Mars Gallicus Sev De Ivstitia Armorvm ..., 1637
- Mars gallicus, seu de iustitia armorum et foederum regis Galliae, 1637
- Tetrateuchus: sive Commentarius in ... Evangelia, 1639
- Augustinus, 1640
- Cornelii Jansenii episcopi Iprensis Augustinus: in quo haereses et mores ..., 1640
- Augustinus: seu doctrina sancti Augustini de humanae naturae sanitate ..., 1652
- Cornelii Iansenii episcopi Iprensis... Pentateuchus: sive commentarius in ..., 1661
- Discours de la réformation de l'homme intérieur, 1675, Cornelius Jansenius (Evêque d'Ypres), Robert Arnauld D'Andilly
- Analecta in Proverbia, Ecclesiasten ..., 1685
- Tetrateuchus: sive commentarius in sancta Jesu Christi Evangelia, 1697
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- A Short Review of the book of Jansenius, i.e. his “Augustinus.” By S. Jenks. Cornelius Jansenius (Bishop of Ypres.)
- Encyclopaedia Americana: A popular dictionary of arts, sciences ..., Volume 7, Thomas Gamaliel Bradford, Henry Vethake
- The Journal of Sacred Literature
- Church and Society in Eighteenth-Century France: Volume 2: the Religion of ..., John McManners
- An Ecclesiastical History, Ancient and Modern: From the Birth of Christ, to ..., Johann Lorenz Mosheim
- Church Reform in 18th Century Italy: (The Synod of Pistoia, 1786), Charles A. Bolton
- A Tour to alet and La Grande Chartreuse by Dom Claude Lancelot author of the ..., Mary Anne Schimnelpenninck
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Leonardus Lessius
(1554-1623) -
Urbano la 8-a
(1568-1644) -
Inocento la 10-a
(1574-1655)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Augustine Through the Ages: An Encyclopedia, Allan Fitzgerald, John C. Cavadini
- ↑ Funk and Wagnalls New Encyclopedia, Joseph Laffan Morse, 1972
- ↑ Elements of Dogmatic History, Wilhelm Münscher