Cent Skoloj de Pensaro
La Cent Skoloj de Pensaro (en tradicia ĉina, 諸子百家; en simpligita ĉina, 诸子百家; en pinjino, zhūzǐ bǎijiā; Wade-Giles, chu-tzu pai-chia; laŭvorte, ‘ĉiuj filozofoj cent skoloj’) estis serio de filozofoj kaj skoloj kiuj aperis inter la jaro 770 ĝis 221 a.n.e., nome epoko de granda kultura kaj intelekta disvastigo en Ĉinio. Spite la fakton, ke tiu periodo - konata en ĝia plej frua epoko kiel Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj kiel Militŝtata periodo en ĝia plej malfrua parto - estis plenplena je kaoso kaj bataloj, ĝi estas agnoskita ankaŭ kiel Orepoko de la Ĉina Filozofio pro la ampleksa gamo de pensaroj kaj idearoj kiuj disvolviĝis kaj diskutiĝis libere. Tiaj pensaroj kaj idearoj faris enorman influon en la vivostilo kaj la socia konscio de la popoloj de Orienta Azio ĝis nuntempe. La intelekta aktiveco de tiu epoko karakteriziĝis per la agado de vagantaj saĝuloj, ofte komisiitaj de diversaj regantoj de diversaj ŝtatoj kiel konsilistoj pri regado, milito kaj diplomatio. Tiu periodo finiĝis per la alveno de la Dinastio Qin kaj la sekva purigo de opoziciaj ideoj.
Skoloj
[redakti | redakti fonton]- Konfuceismo
- Taoismo
- Mohismo
- Jino kaj Jango
- Skolo de la Nomoj
- Leĝismo
- Agrikulturismo