Bonnie and Clyde
Aspekto
Bonnie kaj Clyde | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Bonnie and Clyde |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 4-a de aŭgusto 1967 |
Daŭro | 111 minutoj |
Ĝenro | krimo |
Kameraado | Burnett Guffey |
Buĝeto | Usona $2.500.000 |
Reĝisoro(j) | Arthur Penn |
Produktisto(j) | Warren Beatty |
Scenaro | David Newman Robert Benton Robert Towne |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Iovao |
Muziko de | Charles Strouse |
Rolantoj | Warren Beatty • Faye Dunaway • Gene Hackman • Estelle Parsons • Michael J. Pollard • Gene Wilder • Denver Pyle • Dub Taylor • Evans Evans • Patrick Cranshaw |
Produktinta firmao | Warner Bros. Warner Bros.-Seven Arts |
Distribuo | Warner Bros.-Seven Arts |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • National Society of Film Critics Award for Best Screenplay |
IMDb | |
Bonnie and Clyde ("Bonnie kaj Clyde") estas krimfilmo de 1967 pri la aventuroj de Bonnie Parker kaj Clyde Barrow, du bankrabistoj, kiuj vagis mezan Usonon dum la granda depresio. La filmo estis direktita de Arthur Penn, kaj aperis en la filmo Warren Beatty kiel Clyde Barrow kaj Faye Dunaway kiel Bonnie Parker. Ankaŭ en la filmo aperis Michael J. Pollard, Gene Hackman kaj Estelle Parsons.
La filmo estas konsiderata pionira filmo el kino-historio. Ĝi estas rigardita kiel la unua filmo de la Nova Hollywood-a epoko, ĉar ĝi kontraŭis multajn tabuojn kaj estis populara kun la junularo.