Bildkolono
Aspekto
Bildkolono[1] estas kristanisma etmonumento kiu troviĝas oftege apud vojoj kaj padoj.
La pilaĵo/kapeleto estas el ligno aŭ ŝtono enhavanta aŭ portanta, skulptite aŭ pentrite, votan aŭ edifan artaĵon (ekz. de sanktulo, de sceno el la Biblio, de la Krucumito kpt.). La starigo kaj flegado de tiaj bildkolonoj ankoraŭ en niaj tagoj ekzistas, aparte en la alpaj landoj. Ili estu memorloko pri (bona/malbona) evento, dankesprimilo pri savo aŭ simpla loko invitanta al preĝado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- bildkolonoj en la Rhön-regiono
- K. Gruber: "Marterl und Taferl." - Ĉe: Zeitschrift des Deutschen Alpenvereins, 19/1888, p. 129-136
- religiaj etmonumentoj en Valonujo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ termino laŭ Kristana Glosaro de B. Eichkorn