Bayreuth
Bayreuth | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0921, en kelkaj urbopartoj ankaŭ 09201 kaj 09209 | |||||
Poŝtkodo | 95444–95448 | |||||
Aŭtomobila kodo | BT | |||||
Oficiala Municipokodo | 09462000 | |||||
NUTS | DE242 | |||||
LOCODE | DE BYU | |||||
Subdivido | Oficiale 74 komunumopartoj (Gemeindeteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Brigitte Merk-Erbe | |||||
Adreso de la administrejo | Luitpoldplatz 13 95444 Bayreuth | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 74506 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 57′ N, 11° 35′ O (mapo)49.94805555555611.578333333333Koordinatoj: 49° 57′ N, 11° 35′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 340 m | |||||
Areo | 66,92 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bayreuth.de/ | |||||
La urbo Bayreuth ([baɪˈʁɔʏt]; esperantigite Bajreŭto) situas en la distrikto Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario kaj estas la administra centro de la distriktaro. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg. Bayreuth situas proksime de la mezalta montaro Fichtelgebirge. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 74 506 loĝantojn. Kvankam la urba nomo komenciĝas per la samaj tri literoj kiel la germanlingva nomo de la historia regno Bavario (Bayern), la urbo nur ekde la jaro 1810 apartenas al la regno kaj ne ekestis kiel parto de ĝi.
Ĝia plej konata civitano estis la komponisto Richard Wagner, pri kiu memorigas pluraj konstruaĵoj en la urbo kaj ĉiujara granda opera festivalo de Bayreuth.
Princlando
[redakti | redakti fonton]Ekde 1398 ĝis 1791 ekzistis la princlando Brandenburg-Bayreuth, komence nomata Brandenburg-Kulmbach, regata de branĉo de la hohencolerna dinastio.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Bayreuth mortis:
- hungara violonĉelisto Károly Gianicelli
- aŭstrohungara dirigento János Richter.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- virtuala promeno tra Bayreuth (germanlingvaj paĝoj) Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bayreuth-Leksikono (germanlingvaj paĝoj) Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Historiaĵoj en Bayreuth kaj ĉirkaŭaĵo (germanlingvaj paĝoj)