Antonio Prieto
Antonio Prieto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1929 en Águilas | ||||
Morto | 23-an de novembro 2021 (92-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto literatursciencisto eseisto filologo man of letters (en) vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, filologio kaj literaturscienco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio PRIETO Martín (Águilas, 23a de septembro 1929 - Madrido, 23a de novembro 2021)[1] estis hispana verkisto kaj filologo. Li elstaris pro siaj romanoj kaj eseoj. Li estis enkadrigita en la Generacio de la 1950-aj jaroj, ene de la ĉeftendenco metafizika aŭ transcenda realismo, aŭ ekzistadisma romano.[2][3] Li estis konsiderita ankaŭ simbolista aŭ metafora verkisto.[2]
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Lia patro, Luis Prieto, nome socialista deputito, mortis en trafikakcidento tuj antaŭ la komenco de la Hispana Enlanda Milito, kio devigis sian patrinon translokigi la familion al Almerio (kie kelkaj fakuloj supozis lian naskiĝon erare).[2]
Kiel universitata studento, li translokiĝis al Madrido, kie li ekstudis Medicinon, kaj gradiĝis poste en Filozofio kaj Beletroj en la Universitato de Madrido. Li estis profesoro de la universitatoj de Pizo kaj Malago, revenis al Madrido, kie, post kelkaj postenoj kiel helpoprofesoro, kaj finfine iĝis profesoro de Hispana Literaturo de la Komplutensa Universitato de Madrido, en la fako de poezio kaj prozo de la 16-a jarcento,[4] posteno en kiu li restis ĝis sia emeritiĝo.
Pro sia unua romano, nome Tres pisadas de hombre (1955), li ricevis la Premion Planeta, kaj li abandonis tiam sian karieron de Medicino por dediĉi sin definitive al beletroj. Li partoprenis aktive en la ĵurioj kiuj havigis tiun premion, laborando en el entramado de la Editorial Planeta.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Eseo
[redakti | redakti fonton]- Coherencia y relevancia textual (de Berceo a Baroja) (1980)
- Ensayo semiológico de sistemas literarios
- Morfología de la novela (1975)
- La poesía del siglo XVI
- La prosa del siglo XVI
- Teoría e interpretación de la literatura comparada
- Los caminos actuales de la crítica (1969)
- Estudios de la literatura europea
- Garcilaso de la Vega (1975)
Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Tres pisadas de hombre (1955) (Premio Planeta 1955)
- Buenas noches, Argüelles (1956)
- Vuelve atrás, Lázaro (1958)
- Encuentro con Ilitia (1961)
- Prólogo a una muerte (1965)
- Elegía por una esperanza (1972)
- Secretum (1972)
- El embajador (1988)
- La desatada historia del caballero Palmaverde (1991)
- La enfermedad del amor (1993)
- La plaza de la memoria (Premio Andalucía de Novela, 1995)
- El ciego de Quíos (1996)
- Isla Blanca (Premio Andalucía de la Crítica, 1998)
- Una y todas las guerras (2003) (Premio Andalucía de la Crítica, 2004)
- La metáfora inacabada (2008)
- El manuscrito sellado (2010)
- La cabra de Diógenes (2011)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Murió a los 92 años el escritor español Antonio Prieto». Letralia. Cagua, Venezuela. 24a de novembro 2021. Konsultita la 24an de novembro 2021.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Jiménez Madrid, Ramón (2006). El cuento en Murcia en el siglo XX y otros ensayos. Editum. p. 382. ISBN 8483716119.
- ↑ Villanueva, Darío (1994). Estructura y tiempo reducido en la novela. Anthropos. p. 447. ISBN 8476584377.
- ↑ Prieto Martín, Antonio (1929-2021). Alirita la 12an de julio 2024.