Ahmednagar
Ahmednagar | |||
---|---|---|---|
urbego urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 414001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 350 859 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 8 928 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 5′ N, 74° 44′ O (mapo)19.08333333333374.733333333333Koordinatoj: 19° 5′ N, 74° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 649 m [+] | ||
Areo | 39,3 km² (3 930 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ahmednagar [+] | |||
Ahmednagar, aŭdu estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La loknomo gardas nomon de la fondinto ŝaho Ahmed aŭ Ahmad.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ahmednagar situas en Okcidentaj Ghatoj en alto 649 metrojn super la marnivelo. Bid troviĝas 106, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 108, Pimpri-Ĉinĉvad 113, Puneo 114, Nasiko 143, Ĝalna 145, Panvel 171, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 203, tutlanda ĉefurbo Delhio 1090, Kolkato 1467 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]Ahmednagar havis populacion de 350 905 en 2011 (kun la aglomeraĵo 379 867). La legoscio estis 84% en la sama jaro (pli alta, ol la nacia urba mezumo 80%.
Historio
[redakti | redakti fonton]La menciita ŝaĥo fondis la urbon en 1494 en batalkampo, kie li venkis. Tamen tre komence kuŝis iama urbo Bhingar. Baldaŭ la ŝaĥo establis novan sultanlandon en Ahmednagar. La sekva periodo estis la Mogola Imperio, fine la britoj konkeris la areon kaj konstruis fortikaĵon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ahmednagar estas hejmo de 19 sukerfabrikoj kaj ankaŭ estas la naskiĝloko de la koopera movado. Pro malabunda pluvokvanto Ahmednagar ofte suferas de arido. En la urbego trejna bazo de la armeo funkcias, pli frue la tankistoj uzis ĝin.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La oficiala lingvo estas la marata lingvo, ankaŭ la ĉefa lingvo por ĉiutaga komunikado.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ahmednagar situas en varma semi-arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Jare pluvas po 635 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter januaro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 18-32 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ahmednagar havas trairan fervojan linion. Al la urbego alvenas vojoj el ĉiuj direktoj. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego, sed ankaŭ aŭtobusoj trafikas enurbe.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
- maŭzoleoj
- fortikaĵo, ene muzeo pri kanonoj kaj memorĉambro pri Jawaharlal Nehru (li estis tie en prizono en 1944)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans