17-a arondismento de Parizo
17-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75117 [+] | ||
Poŝtkodo | 75017 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 164 413 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 28 997 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 18′ O (mapo)48.8822444444442.3078388888889Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 18′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,67 km² ( 567 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 17e arrondissement [+] | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 17-a arondismento (france XVIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 164 413 loĝantoj sur areo de 5,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 997 loĝantoj/km².
En tiu arondismento situas du tre aktivaj kvartaloj de Parizo: norde etendiĝas la populara kvartalo ĉirkaŭ la placo Clichy. Sude, la areo ĉirkaŭ la Avenue des Ternes, kie estas la bazaro Marché Poncelet, estas pli haussmannstila.
La 17-a arondismento plie gastigas la Palacon de kongresoj de Parizo, kiu estas granda centro por ekspozicioj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantaro | Denseco
(loĝ. por km²) |
---|---|---|
1872 | 101 804 | 17 955 |
1954 (kulmino) | 231 987 | 40 922 |
1962 | 227 687 | 40 164 |
1968 | 210 299 | 37 096 |
1975 | 186 293 | 32 862 |
1982 | 169 513 | 29 902 |
1990 | 161 935 | 28 565 |
1999 | 160 860 | 28 375 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Palaco de kongresoj de Parizo kaj Hôtel Hyatt Regency Paris Étoile
- Parko Monceau
- Square des Batignolles
- Marché Poncelet
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperanto estas konata tie de la jaro 1902, kiam sinjoro Henri de Coppet komencis instrui la lingvon en lernejo (rue Saint Ferdinand). La kursanoj poste renkontis en la Café des Entrepreneurs sen fondi asocion. La 26-an de oktobro 1908 okazis oficiala fondo de sekcio de la Federacio Esperantista de la Pariza Regiono kaj la grupo ekde nun kunvenis en la Café de la Gare, 6, place Pereire Fonto: La Dek-Sepa.
La grupo eldonis ekde 1910 modestan revuon kun la titolo La Dek-Sepa monate krom aŭgusto kaj septembro. Ekde la unua numero ĝi havis diversajn anoncojn de lokaj komercistoj, unue en la franca, poste en Esperanto. La revuo estis sendata al ĉiuj aliaj Esperanto-revuoj kaj la ricevitaj ekzempleroj estis uzataj por informi la legantojn.
La numeroj 1910 - 1914 estas videblaj ĉe la aŭstra nacia biblioteko (ÖNB)
Konataj homoj kun ligoj al la arondismento
[redakti | redakti fonton]Naskiĝis tie
- Fréhel (1891-1951), breton-devena kantistino