.cw
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri domajno de plej alta nivelo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cw.
.cw | |
---|---|
Fondita en | 2010 |
Speco | Nacia domajno de la alta nivelo |
Statuso | Rezervita |
Iniciatinto | Universitato de Nederlandaj Antiloj |
Oficiala destino | objektoj ligitaj al Kuracao |
Reala uzado | ne estas disponebla por uzo |
DNSSEC | ne estas |
.cw estas planita sed ne uzata nacia domajno de la alta nivelo por Kuracao[1] (Nederlandaj Antiloj). Estas konfirmita la 15-an de decembro 2010[2]. Tiu decido tuj sekvis la malfondon de la aŭtonomio Nederlandaj Antiloj kaj atribuon, la 10-an de oktobro 2010, al Kuracao de nova statuso de memregata ŝtato ene de Reĝlando de Nederlando. Nuntempe estas uzata la nacia domajno de la alta nivelo por Nederlandaj Antiloj (.an).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Delegation Record for .CW. IANA (2010-12-20). Arkivita el la originalo je 2012-07-30. Alirita 2012-12-03. (angle)
- ↑ ISO 3166-1 Newsletter VI-8 (2010-12-15): Code elements for Bonaire, Saint Eustatius and Saba, Curaçao and Sint Maarten (Dutch part), update of other territories and minor corrections. (angle)