Eschweiler
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datenoj | |
Ŝtato: | Germanio |
Federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
Distriktaro: | Kolonjo |
Distrikto: | urba regiono Aachen |
Surfaco: | 76,56 km² |
Loĝantaro: | 56 049 (fine de decembro 2022) |
Ratio: | 725 loĝantoj kvadratkilometre |
Alteco: | 260 m super la marnivelo |
Poŝtkodo: | 52249 |
Telefonindekso: | + 49 (0) 24 03 |
Horzono: | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
Situo: | 50° 49' N 06° 17' E |
Veturila indiko: | AC |
Adreso de la urbodomo: | Stadtverwaltung Rathausplatz 1 52249 Eschweiler |
Oficiala retejo: | www.eschweiler.de |
Oficiala retadreso: | info@eschweiler.de |
Politiko | |
Urbestro: | Nadine Leonhardt (SPD) |
Eschweiler [EŜvajler][1] (Esperanto Eŝvajlero aŭ Eŝvilero, latine Ascvilare) estas mezgranda urbo en okcidenta Germanio ĉe la rivereto Inde, 15 km oriente de la Belga/Nederlanda landlimo. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 56 049 loĝantojn sur areo de 75,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 740 loĝantoj/km². La komunumo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.
Ĝi disponas pri multaj sportejoj (i.a. 18-trua golfejo, glaciglitkurejo, artefarita lago Blausteinsee), administrejoj, ĉiunivelaj lernejoj kaj riĉa karboindustria historio: zinko, fero, karbo kaj lignito. Pluraj kasteloj kaj akvokasteloj. Ĝemelaj urboj: Wattrelos (norda Francio), Reigate & Banstead (suda Anglio). Ĝi estas unu el la plej grandaj karnavalocentroj de Rejnlando.
Historio
Unuafoje dokumentmenciita en 828. Urbaj rajtoj laŭ franca leĝo en 1800 kaj laŭ prusa leĝo en 1858.
Personoj kun rilatoj al Eŝvajlero
- Götz Briefs, ekonomikisto
- Franz Reuleaux, kinproduktisto
- Michaela Schaffrath, aktorino
- August Thyssen, industriisto
Esperantistoj de Eŝvajlero
- Nikolao Günkel
- Uwe-Joachim Moritz, fondinto de IKEL
En 1984, 1986 kaj 2000 tie okazis Trilanda Renkontiĝo de la kunlaboriga organizaĵo Senlime.
Mencio en PMEG
§ 9.1.6: Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo.