Neuss
Neuss (literumo ĝis la jaro 1968: Neuß) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Rhein-Kreis Neuss de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas la administra centro de la distrikto. Ĝi estas konata pri sia romia pasinto, rejna haveno kaj la protekta festo. La nombro de loĝantoj en 1963 trapasis la limon de 100 000 urbanoj. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 154 139 loĝantojn.
Neuss | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • urbego • large district town • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Kreis Neuss | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02131, 02137, 02182 | |||||
Poŝtkodo | 41460–41472 | |||||
Aŭtomobila kodo | NE | |||||
Oficiala Municipokodo | 05162024 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Napp | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 154139 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 12′ N, 6° 42′ O (mapo)51.2002777777786.6938888888889Koordinatoj: 51° 12′ N, 6° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 40 m | |||||
Areo | 99,53 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.neuss.de/ | |||||
Historio
redaktiNeuss estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝia origino kaj la nomo reiras al la romia legia tendaro Novaesium (Castra Novaesia), kiu fondiĝis ĉirkaŭ la jaroj 16 ĝis 12 antaŭ nia erao. Oni elfosis tie ripozejon por ĉaroj en 2005.
En 1050 oni transportis la relikvaĵojn de sankta Quirinus de Romo al Neuss. En 1190, Neuss ricevis urborajtojn, ĉirkaŭ en 1200 oni konstruis grandan urbomuron kun 5 pordegoj. En 1209 oni ekis la konstruon de Quirinus-katedralo. En la 15-a jarcento, la urbo ricevis moneran privilegion, la rajton pri sigelado kun ruĝa vakso, la rajton de Hansa urbo kaj novan blazonon. Tiuj alportis al la urbo bonstaton, kion la urbo en 1586 perdis post malvenko kaj incendio.
|
|
¹ popolnombra rezulto
Vidindaĵoj
redakti- Quirinus-katedralo el la 13-a jarcento,
- Supra Pordego, grandega, en ĉirkaŭ 1200 konstruita suda urba pordego
- Malnova gardoturo de la romia tendaro Novaesia ĉe Reckberg en Grimlinghausen
- Norda kanalo el la tempo de Napoleono
- Sangoturo (Blutturm) el la 13-a jc, lasta ronda turo de la historia urbomuro.
- al "Schwatte Päd" (ripuare: "nigra ĉevalo")– plej malnova gastejo en Niederrhein el 1604
- la "alte Kaffeehaus" ("malnova kafejo"), la plej malnova domo de Neuss [1571] (Michaelstrasse)
Aranĝaĵoj
redakti- Protekta festo, en la lasta semajnfino de aŭgusto.
Naskiĝintoj en la urbo
redakti- Abatino Gepa (1050 transportis relikvaĵon de sankta Quirinus al Neuss)
- Hildegunde de Neuss (Schönau), (1171-1188 Schönau)
- la 7-an de decembro 1810 Theodor Schwann, fiziologo. Laŭ li oni nomis la ŝvan-ĉelojn kaj ŝvan-glavingojn ĉe la nervaj ĉeloj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti-
granda urba blazono -
urba flago