Administra distriktaro (Germanio)
Administra distriktaro aŭ simple distriktaro estas unuo de la ŝtata administrado de Germanio, kiu ekzistas en kvar el la entute dek ses federaciaj landoj. En tiuj federaciaj landoj ĝi hierarkie troviĝas inter la nivelo de la regionaj distriktoj (germane: Kreis aŭ Landkreis) aŭ urboj sen aparteno al tia distrikto (eksterdistrikta urbo, germane: kreisfreie Stadt) unuflanke, kaj la nivelo de la federaciaj landoj aliflanke. La ideo do estas grupigi plurajn distriktojn kaj kune organizi iujn komunajn taskojn - tial la esperantlingva nomo. Germanlingve la administra unuo nomiĝas Bezirk, Regierungsbezirk aŭ Verwaltungsbezirk, depende de la federacia lando.
La distriktaro plejofte nomiĝas laŭ tiu urbo, kie estas ĝia sidejo. En Bavario la distriktaroj nomiĝas laŭ historiaj teritorioj.
En la sekvaj kvar federaciaj landoj ekzistas distriktaroj:
- Baden-Virtembergo - 4 distriktaroj: Freiburg, Karlsruhe, Stuttgart, Tübingen
- Bavario - 7 distriktaroj: Supra Bavario, Malsupra Bavario, Supra Frankonio, Meza Frankonio, Malsupra Frankonio, Supra Palatinato, Ŝvabio
- Hesio - 3 distriktaroj: Darmstadt, Gießen, Kassel
- Nordrejn-Vestfalio - 5 distriktaroj: Arnsberg, Detmold, Düsseldorf, Kolonjo, Münster
Momente oni diskutas lasi nur du el tiuj kvin administraj unuoj, Kolonjo (Rejnlando) kaj Münster (Vestfalio), kaj el la restaj tri formigi novan unuon, kiu nomiĝu "distriktaro Rurregiono" (kun sidejo en Essen).
En la sekvaj kvar federaciaj landoj oni dum la lastaj jaroj malinventis la distriktarojn:
- 1999 Rejnland-Palatinato
- 2003 Saksio-Anhalto
- 2004 Malsupra Saksio
- 2012 Saksio
Laŭ la nuna stato do en 12 el la 16 federaciaj landoj la nivelo "Bezirke" ne ekzistas, kaj la sola administra unuo inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".
En tiuj federaciaj landoj, kie ili ekzistas, la distriktaroj formale estas instrumentoj de la administrado de la federacia lando, kiuj loke realigas iujn landajn politikajn decidojn, projektojn aŭ leĝojn. La distriktaroj politike do ne estas memstaraj, kaj ne ekzistas elektata parlamento. Distriktara prezidento (germane Regierungspräsident) estas nomumata de la federacia lando.