Marie d'Agoult
Aspekto
Marie Catherine Sophie, grafino de Agoult, naskiĝnome vic-grafino de Flavigny (naskiĝis la 31-an de decembro 1805 en Frankfurto ĉe Majno kaj mortis la 5-an de marto 1876 en Parizo), konata ankaŭ per la pseŭdonimo Daniel Stern, estas franca verkistino. Ŝi elektis viran nomon ĉar la sinesprimado fare de virinoj estis nova.