Uesta flava rubekolo
Uesta flava rubekolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Uesta flava rubekolo (baza subspecio) de malantaŭe
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Arealo de uesta flava rubekolo: Flave — subsp. griseogularis; Verde — subsp. rosinae; Helverde — hibridiĝa zono
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Uesta flava rubekolo (Eopsaltria griseogularis) estas specio de birdoj el familio Petroikedoj, nativa en Aŭstralio. La specio estas formale priskribita far John Gould en 1838. Kiel multaj aliaj petroikedoj, tiu ĉi birdo kutime nomiĝas rubekolo, kvankam la familio ne estas tre parenca al Eŭropa rubekolo, kiu apartenas al Muŝkaptuledoj.
Uesta flava rubekolo estas inter 13.5 kaj 15.5 cm longa kun grizaj supraj partoj de la plumaro, griza brusto, griza kapo kun blanka strio sub okulo, kaj brile flava ventro. Laŭ kolorigo oni rekonas du subspeciojn: E. g. griseogularis havas flavan pugon, kaj E. g. rosinae la olivkoloran.
Tiu ĉi specio loĝas en eŭkaliptejoj, arbaroj kaj arbustaroj, kaj preferas habitatojn kun densa subarbaraĵo. Ĝia arealo inkludas suduest-Aŭstraliajn arbarojn, duonarbarojn kaj arbustarojn en subŝtato Uesta Aŭstralio, kaj sud-Aŭstralian duoninsulon Eyre. La birdoj konstruas uj-forman neston en arbokrono. Ili estas plejparte insektovoraj kaj ĉasas sian predon embuskante de la branĉoj, aŭ simple kaptas ĝin de la grundo. Malgraŭ ke IUCN por nun listas la specion malplej zorgiga, oni rimarkas ke ĝia populacio kaj arealo malkreskas.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Angla ornitologo John Gould priskribis la uestan flavan rubekolon en 1838 sub nomo Eopsaltria griseogularis laŭ speciano el kolonio Swan River ĉe Cigna rivero (kiu poste estis iĝonta urbo Perto).[1] La genron Eopsaltria enkondukis angla naturalisto William Swainson ses jarojn pli frue por eosta flava rubekolo (E. australis).[3] La specia nomo devenas de mezepoĥaj latinaj vortoj griseus ("griza"), kaj gula ("gorĝo").[4] Laŭ raporto de Gould la birdo estis kutima kaj en la kolonio mem, kaj en Cigna marbordebeno, kaj en ĉiu areo en la regiono kiu havas densajn arbustarojn.[5]
Ĝi estis parto de la unua kolekto de Aŭstralia faŭno sendita al la ĵusfonita Zoologia Societo de Londono en la 1830-aj jaroj.[6]
En 1979 Uest-Aŭstralia ornitologo Julian Ford proponis unuigi la uestan kaj eostan flavajn rubekolojn en unu specion pro simileco en ekologio, konduto kaj voĉo; ekzemple, reprodukto de voĉo de iĉo de unu el specioj en teritorio de iĉo de alia specio kaŭzas agresaj respondon de la posedanto de la teritorio.[7] Tamen, birdotaksonomiisto Richard Schodde ne konsentis kun tia unuigo kaj konkludis en 1999 ke ili formas superspecion.[8] Esploroj de jaroj 2009 kaj 2011 pri nuklea kaj mitoĥondria DNA montris ke la distingo inter eosta kaj uesta flava rubekolo estas sufiĉa por konsideri ilin apartaj specioj.[9][10]
A��stralia amatora ornitologo Gregory Mathews priskribis la subspecion de uesta flava rubekolo Eopsaltria griseogularis rosinae en 1912,[11] kaj nomis ĝin omaĝe al Ethel Rosina White, edzino de Sudaŭstralia ornitologo Samuel Albert White.[12] Malgraŭ ke multaj aliaj taksonomiaj proponoj far Mathews restas neakceptitaj, la proponita subspecio de uesta flava rubekolo nun estas agnoskita. Schodde konfirmis ke la diferencoj inter la baza subspecio kaj E. g. rosinae estas konsistaj kaj ne nur respondaj al ŝanĝoj de habitato, kaj do disigo de subspecioj estas valida.[8]
La nomo uesta flava rubekolo estas nun la oficiala kutima nomo por tiu ĉi specio en multaj lingvoj, agnoskita far la Internacia Ornitologia Komitato (International Ornithologists' Union, IOC).[13] Samkiel ĉiuj aliaj Aŭstralaziaj rubekoloj, ĝi ne estas parenca al Eŭropa rubekolo (Erithacus rubecula), nek al Nordamerika rubekolo (Turdus migratorius).[14] Ĝia familio Petroicidae apartenas al baza klado de parvordo Passerida, kune kun la familioj Eupetidae (ralbableroj), Chaetopidae (roksaltuloj), kaj Picathartidae (kalvaj korvoj).[15]
Gould registris alian kutiman nomon de la specio "grizbrusta rubekolo" en 1848.[16] Aliaj nomoj, registritaj en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj, estas "grizbrusta lanirubekolo" kaj "grizbrusta flava rubekolo".[4] La plej frua registrita nomo por la birdo estas b'am-boore, raportita far angla naturalisto kaj esploristo John Gilbert en 1840 kaj publikigita en fundamenta verko Birds of Australia far Gould. Ĝi devenas el indiĝena njungara lingvo, kaj laŭ nunaj rekomendoj de transliterumo kaj prononco de aboriĝenaj lingvoj oni rekomendas skribi ĝin kiel bamborn kaj prononci kiel bam'bam.[17]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Uesta flava rubekolo estas malgranda birdo inter 13.5 kaj 15.5 cm longa, kun enverguro de 24–27.5 cm, kaj pezo de ĉirkaŭ 20 g. Seksa duformismo ne observeblas, inoj kaj iĉoj aspektas simile kaj la kolorigo de plumaro ne ŝanĝiĝas laŭ sezono.[11] La kapo, kolo kaj la supraj partoj de plumaro estas grizaj, kun pli hela, preskaŭ blanka, gorĝo. La regiono inter okulo kaj beko estas nigra, kaj ĝi daŭriĝas je nigra strio tra la okulo ĝis nuko. Brile flava ventro estas klare dislimigita de griza brusto. La pugo kaj la supraj plumoj de la vosto estas flavaj ĉe la baza subspecio kaj olivkoloraj ĉe E. g. rosinae. Ekzistas ankaŭ hibridaj formoj kun kolorigo ie meze inter la du subspecioj. Anoj de E. g. rosinae havas iom pli longajn flugilojn ol la baza subspecio kaj iom pli mallongajn bekon kaj krurojn. Populacioj de uesta oceanbordo suden de Kalbarri estas rimakeble malpli grandaj. La areo kun multaj hibridaj formoj estas en kvarangulo inter Lancelin, Jurien Bay, Denmark kaj Nacia Parko Rivero Fitzgerald.[18]
Junuloj havas malhele brunan kapon, kolon kaj suprajn partojn de la plumaro kun malfajnaj kremkoloraj strioj. La gorĝo estas hele griza, brusto bruna kaj kremkolora, kaj la ventro blanka kun bruneca nuanco.[19] Post kelkaj monatoj ili unuafoje mudas al plumaro simila al tiu de plenkreskuloj, sed brunecaj plumoj en supraj partoj persistas dum kelkaj pluaj mudoj.[20]
La kanto de uesta flava rubekolo estas du mallongaj notoj, kiujn sekvas serio de longaj fajfoj.[21] Ĝi ofte aŭskulteblas frumatene antaŭ sunleviĝo en suduestaŭstraliaj arbaroj kaj arbustejoj. La birdo ankaŭ havas agresan signalon, kiun oni povas trasskribi kiel "ĉurr-ĉurr". En reprodukta periodo oni povas aŭdi inan pariĝan (manĝaĵpetan) signalon, kiu konsistas je longa noto kiun sekvas alia pli malalta kaj aborta noto.[22]
En sia arealo uesta flava rubekolo ne similas al iu ajn alia birdo. La simila eosta flava rubekolo nur troveblas en eostaj subŝtatoj de Aŭstralio, ĉe alia flanko de grandaj Aŭstraliaj dezertoj. Junuloj povas esti konfuzitaj kun junuloj de blankbrusta rubekolo (Quoyornis georgianus), sed birdidoj de ambaŭ specioj ĉiam estas proksimaj al siaj gepatroj.[19] Junuloj de uesta flava rubekolo ekhavas flavajn ventrojn kiam ili mudas de la adoleska plumaro.[19]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]En Uesta Aŭstralio uestaj flavaj rubekoloj renkonteblas sude kaj ueste de imaga linio inter Kalbarri kaj Norseman, sed ili maloftas en oceanborda ebenaĵo inter Dongara kaj Rockingham. Rare vagantaj specianoj renkonteblas laŭ bordoj de Ŝarka golfo kaj en Naturrezervejo Toolonga. Laŭ la suda bordo ĝi havas apartan vivareon kun plej rimarkeblaj populacioj apud Eucla, tablomonto Hampton kaj Roe Plains. En suda Aŭstralio ĝi renkonteblas de Yalata eosten tra duoninsulo Eyre kaj norden ĝis montaro Gawler kaj montaro Middleback.[19] Ene de sia arealo la birdoj ne migras.[19]
La baza subspecio Eopsaltria griseogularis griseogularis vivas en kruda triangulo inter Lancelin, Northam, kaj buĥto King George. Subspecio Eopsaltria griseogularis rosinae renkonteblas inter Jurien Bay kaj Wheatbelt kaj en orminejaj regionoj laŭ Uestaŭstralia oceanbordo, tra la bordo de Granda Aŭstralia Golfego kaj la Eyre-duoninsulo.[11]
En sia arealo uestaj flavaj rubekoloj preferas eŭkaliptajn arbarojn kaj duonarbarojn, kaj akaciajn arbustarojn de aridaj kaj duonaridaj partoj de bioregiono Mallee. Esploroj en nacia parko Dryandra Woodland montris, ke la specio preferas lokojn kun pli densa kanopeo kaj pli dika tavolo de mortaj arbofolioj sur grundo, ĉar tiuj kondiĉoj estas ankaŭ preferataj por multaj insektoj. Pli dika kovrilo de folioj ankaŭ korelacias kun ĉeesto de vandu-eŭkaliptoj (Eucalyptus wandoo) kaj arbustoj el genro Gastrolobium. La birdoj evitas bordojn de arbaroj kaj duonarbaroj, aparte tiujn kun najbaraj agrokulturaj bienoj, ĉar tiuj kutime havas pli maldikan tavolon de mortaj folioj. [23] En altaj ĵarahaj arbaroj ili plejparton de tempo troviĝas en mezetaĝo formita de banksioj aŭ en malaltaj arbustaj etaĝoj.[19]
Konduto
[redakti | redakti fonton]Pri socia konduto de uesta flava rubekulo malmulte estas konate. Tiuj ĉi birdoj renkonteblas sole aŭ pare, aŭ, pli rare, en malgrandaj grupoj, plej verŝajne konsistaj je reproduktiĝanta paro kaj kelkaj helpuloj. Oni supozas ke la specio havas tiel nomatan kooperativan reproduktiĝon, kiam nereproduktantaj birdoj helpas al siaj reproduktantaj parencoj protekti kaj nutri idojn.[24] Aŭtune kaj vintre uestaj flavaj rubekoloj aliĝas al miks-speciaj birdaroj kune kun aliaj insektovoraj birdoj kiel mielmanĝulo de Gilbert (Melithreptus chloropsis), uesta alenbekulo (Acanthorhynchus superciliosus), blankŝultra ripiduro (Rhipidura albiscapa), kaj pikilbekuloj (genro Acanthiza).[24]
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]Pariĝa sezono okazas inter julio kaj frua januaro, plej kutime en spetembro aŭ novembro.[25] Plej ofte ĉiu paro havas du idarojn po sezono.[26] La lokon por nesto elektas inoj.[24] La nesto situas en branĉo aŭ ĉe disbranĉiĝo de arbo, plej ofte eŭkalipto kiel belfolia korimbio (Corymbia calophylla), ĵaraho (Eucalyptus marginata), aŭ vanduo (Eucalyptus wandoo) en Uesta Australio, aŭ sukereŭkalipto (Eucalyptus cladocalyx) en suda Aŭstralio. Inter aliaj arboj sur kiuj nestas uestaj flavaj rubekoloj estas Persoonia longifolia, kalitrisoj (genro Callitris), Jacksonia, Acacia, aŭ iu el kazuarenacoj (familio Casuarinaceae). En pli aridaj areoj ili povas nestumi sur maliaj eŭkaliptoj, bluarbustoj (genro Maireana),[25] aŭ dezertaj kvandongoj (Santalum acuminatum).[26] Oni trovis ke la birdoj preferas nesti en pli malsupraj partoj de arba kanopeo, el kie ili povas facile observi kio okazas sur grundo, dum pli altaj branĉoj ŝirmas ilin de alte flugantaj aeraj predantoj.[27]
La nesto estas en formo de malferma ujo konstruita el pecoj de arboŝelo, herboj kaj branĉoj. Kiel gluo foje uziĝas araneretoj aŭ gluecaj folioj. La nesto estas averaĝe 7–9 cm alta kaj 5–7 cm vasta de ekstere, kun rondeca ena spaco de 3–5 cm je diametro. La ovaro plej kutime konsistas je 2–3 sablokoloraj, pale flavaj aŭ perlkoloraj ovoj kun ruĝece brunaj makuloj. Ili estas 18–22 mm longaj kaj 15–16 mm vastaj,[26] kaj forme iom pli longecaj ol tiuj de eosta flava rubekolo.[16]
La ino kovas la ovojn dum proksimume 15 tagoj averaĝe. Dum tiu tempo ŝi ne forlasas la neston, kaj la iĉo kaj la helpulaj birdoj nutras ŝin. Kiel ĉe plimulto de paseroformaj birdoj, la idoj de uesta flava rubekolo eloviĝas blindaj, nudaj kaj tute senhelpaj kaj bezonas kelkajn pluajn semajnojn por iĝi pretaj elnestiĝi. Dum tiu periodo la idojn nutras ambaŭ gepatroj kaj la helpuloj, kaj la patrino havas eblon furaĝi kaj manĝigi sin mem.[26]
La plej gravaj minacoj por ovoj kaj idoj de uesta flava rubekolo estas predado far vulpoposumoj (Trichosurus vulpecula) kaj grizaj laniturdoj (Colluricincla harmonica).[26] Ankaŭ la specion minacas nestaj parazitoj kiel la pala kukolo (Cacomantis pallidus) kaj la brilbronzokukolo (Chrysococcyx lucidus). [28]
La plej longa vivdaŭro observata en naturo estas 8 jaroj, registrita laŭ birdo ringita en naturrezervejo Kodj Kodjin en la 1990-aj.[29]
Dieto kaj nutrado
[redakti | redakti fonton]Plejparto de dieto de uesta flava rubekolo konsistas je artropodoj, aparte insektoj. La birdoj ĉasas sian predon embuskante ĝin de malaltaj branĉoj aŭ arbotrunkoj kaj plonĝante al ĝi, plej ofte kaptante ĝin de grundo.[30] Unu esploro en Nacia parko Dryandra Woodland montris, ke averaĝe ĉ. 96% de la predo kaptita far uestaj flavaj rubekoloj estas prenita de sur la grundo.[31] En la sama loko oni trovis ke la birdoj preferas ĉasi apud falintaj arboj kaj arbotrunkoj, aparte dum pli varmaj sezonoj, kiam pli dika tavolo de mortaj folioj apud la falintaj arboj donas hejmon al pli multaj insektoj.[32] La furaĝa konduto estas simila al tiu de Eŭropa rubekolo: la birdo sidas sur branĉo kaj forflugas de ĝi mallongajn distancojn por kapti ion, post kio revenas. Oni plej ofte observis tiun ĉi konduton apud la limoj de arbaroj, kaj pri la konduto de la birdoj profunde en arbaroj malabundas informo.[5] [33]
Konserva statuso
[redakti | redakti fonton]Ruĝalista komisiono de IUCN analizis la staton de uesta flava rubekolo en 2016 kaj listis ĝin malplej zorgiga pro granda arealo kaj populacio, kiu, kvankam malkreskas, estas ankoraŭ sufiĉe granda por ne esti vundebla al formorto. La plej grandaj listitaj minacoj estas habitatdetruo pro klimatŝanĝo kaj homa agado.[2] La specio rimarkeble malkreskis en partoj de Wheatbelt, aparte ĉirkaŭ Kellerberin, Dowerin kaj Tammin, plej probable pro malapero de taŭga habitato.[19] En tiu regiono ĉirkaŭ 93% de taŭgaj arbaroj kaj arbustaroj estis forigitaj antaŭ 2002, kaj la resto estas damaĝita. La tavolon de mortaj folioj, kie la birdoj plej ofte ĉasas, difektas bruto, kaj la farmistoj ofte forigas kreskaĵojn de Gastrolobium, ĉar ĝi estas venena por multaj paŝtobestoj.[23]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Gould, John. (1838) A Synopsis of the Birds of Australia, and the Adjacent Islands 1. London: Published by the author.
- ↑ 2,0 2,1 BirdLife International (2016). “Eopsaltria griseogularis”, The IUCN Red List of Threatened Species. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22704853A93988693.en. e.T22704853A93988693..
- ↑ Swainson, William John. (1831) Fauna boreali-americana, or, The zoology of the northern parts of British America Part 2. The Birds. London: J. Murray, p. 492–493. The title page bears the year 1831 but the volume did not appear until 1832.
- ↑ 4,0 4,1 Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing, p. 257–258. ISBN 978-0-643-10471-6.
- ↑ 5,0 5,1 Gould, John.. (1865) Handbook to the Birds of Australia 1. London: Published by the author, p. 294–295.
- ↑ (2008) “Historical perspectives of the ecology of some conspicuous vertebrate species in south-west Western Australia”, Conservation Science Western Australia 6 (3), p. 42–48.
- ↑ (1979) “Speciation or subspeciation in the yellow robins?”, Emu 79 (3), p. 103–106. doi:10.1071/mu9790103. Bibkodo:1979EmuAO..79..103F.
- ↑ 8,0 8,1 (1999) The Directory of Australian Birds: Passerines. A Taxonomic and Zoogeographic Atlas of the Biodiversity of Birds in Australia and its Territories. Collingwood, Victoria: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06456-0.
- ↑ (2009) “Multi-locus phylogeny clarifies the systematics of the Australo-Papuan robins (Family Petroicidae, Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 53 (1), p. 212–219. doi:10.1016/j.ympev.2009.05.012.
- ↑ (2011) “Mitochondrial and nuclear DNA phylogenies reveal a complex evolutionary history in the Australasian robins (Passeriformes: Petroicidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 61 (3), p. 726–738. doi:10.1016/j.ympev.2011.08.014.
- ↑ 11,0 11,1 11,2 (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 789
- ↑ Key to Scientific Names in Ornithology. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 5 September 2019.
- ↑ Australasian robins, rockfowl, rockjumpers, Rail-babbler. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 24 June 2019.
- ↑ Boles, Walter E.. (1988) The Robins and Flycatchers of Australia. Sydney: Angus & Robertson. ISBN 0-207-15400-7.
- ↑ (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O.
- ↑ 16,0 16,1 Gould, John. (1848) The Birds of Australia 3. self.
- ↑ Abbott, Ian (2009). “Aboriginal names of bird species in south-west Western Australia, with suggestions for their adoption into common usage”, Conservation Science Western Australia 7 (2), p. 213–278 [263].
- ↑ (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 797
- ↑ 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 19,6 (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 790
- ↑ (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 795
- ↑ Western Yellow Robin (Eopsaltria griseogularis). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 22 June 2019.
- ↑ (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 793
- ↑ 23,0 23,1 (2004) “Habitat selection of the western yellow robin (Eopsaltria griseogularis) in a Wandoo woodland, Western Australia”, Emu 104 (3), p. 229–234. doi:10.1071/MU03022. Bibkodo:2004EmuAO.104..229C. 86736612.
- ↑ 24,0 24,1 24,2 (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 792
- ↑ 25,0 25,1 (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 793
- ↑ 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 794
- ↑ (2009) “Nest site selection by the western yellow robin (Eopsaltria griseogularis) in Wandoo woodland, Western Australia.”, Corella 33 (2), p. 30–34. Alirita 2019-09-06..
- ↑ Host List of Avian Brood Parasites – Cuculiformes: Old World Cuckoos (26 April 2013). Arkivita el la originalo je 13 August 2019. Alirita 13 August 2019.
- ↑ . ABBBS Database Search: Eopsaltria griseogularis (western yellow robin). Bird and bat banding database. Australian Government Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts (2017). Alirita 19 August 2019.
- ↑ (2002) Higgins, Peter J.: Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553762-9. P. 791
- ↑ (1998) “The foraging profile of a wandoo woodland avifauna in early spring”, Austral Ecology 23 (6), p. 514–527. doi:10.1111/j.1442-9993.1998.tb00762.x.
- ↑ (2004) “Pounce site characteristics of the Western Yellow Robin Eopsaltria griseogularis: the importance of assessing foraging microhabitat”, Pacific Conservation Biology 10 (1), p. 21–27. doi:10.1071/PC040021.
- ↑ Nevill, S.J.. (2013) Birds of Western Australia : Field Guide. Perth, Western Australia: Published by the author, p. 369–370. ISBN 9780958536721.
|