David Graeber
David Graeber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
David Graeber | |||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1961 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 2-an de septembro 2020 (59-jaraĝa) en Venecio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Internal bleeding (en) kaj akuta pankreatito vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Purchase Universitato de Ĉikago Phillips Academy (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Nika Dubrovsky (2019–2020) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo socia antropologo kultura antropologo sindikatisto universitata instruisto verkisto etnologo vd | ||||
Laborkampo | Ekonomika antropologio kaj socia antropologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Marshall Sahlins vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Fragmentoj de anarkiisma antropologio ❦ Ŝuldo: la 5000 unuaj jaroj ❦ Direkte al antropologia teorio de valoro ❦ La utopio de reguloj ❦ Rekta agado: Etnografio ❦ La demokratia projekto ❦ Lost People ❦ Revolucioj en reverso ❦ Possibilities ❦ Bullshit Jobs ❦ The Dawn of Everything vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David Rolfe GRAEBER (naskiĝis la 12-an de februaro 1961, mortis la 2-an de septembro 2020) estis usona antropologo kaj anarkiisto, kiu notinde aktivis en 2002 kontraŭ la Monda Ekonomia Forumo de Novjorko kaj partoprenis en la movado Okupu Wall Street. Li anis en la sindikato IWW.
Juna vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro, Kenneth, partoprenis en la Hispana Revolucio kaj luktadis en la Hispana Enlanda Milito. David mem estis anarkiisto de sia 16-jaraĝo[1]. Li doktoriĝis en la Universitato de Ĉikago danke al sia disertaĵo pri magio, sklaveco kaj politiko en Madagaskaro[2].
Universitata kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis ekde 1998 adjunkta profesoro en la Universitato Jeilo kaj estis maldungita en 2005 de tiu universitato pro sia supozita politika agado.
Aŭtoraĵoj
[redakti | redakti fonton]David Graeber skribis Fragments of an Anarchist Anthropology kaj Towards an Anthropological Theory of Value.
Aktivado
[redakti | redakti fonton]En Novembro 2011, la revuo Rolling Stone diris, ke Graeber helpis la kreon de la unua novjorka Ĝenerala Kunveno kun nur 60 gepartoprenantoj, la 2-a de aŭgusto 2011[3].
Publikado
[redakti | redakti fonton]Libroj
[redakti | redakti fonton]- angle Towards an Anthropological Theory of Value: The False Coin of our Own Dreams
- angle Lost People: Magic and the Legacy of Slavery in Madagascar Arkivigite je 2008-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Possibilities: Essays on Hierarchy, Rebellion, and Desire
- angle Debt: The First 5,000 Years, Ŝuldo: la 5000 unuaj jaroj (2011)
- angle Revolutions in Reverse
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- angle "To Have Is to Owe" – kunbilda eseo en la anglalingva revuo Triple Canopy[4] pri historio de ŝuldo, kiu enhavas eltiraĵojn el la libro Debt: The First 5,000 Years
- angle "Anarchism, Or The Revolutionary Movement Of The Twenty-first Century Arkivigite je 2008-03-17 per la retarkivo Wayback Machine", Anarkiismo, aŭ la Revolucia Movado de la dudekdua jarcento – artikolo el David Graeber en la reta revuo Z Magazine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Take It From the Top Arkivigite je 2011-06-29 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo villagevoice.com
- ↑ angle When Scholarship and Politics Collided at Yale
- ↑ angle Inside Occupy Wall Street Arkivigite je 2011-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angle reta revuo Triple Canopy