De Vilches dependas la domaroj Guadalén kaj Miraelrío, kiu estas pli proksime al la najbara Linares.
Estas tri akvorezervejoj ene de ties municipa teritorio: nome La Fernandina, Guadalén kaj Giribaile.[1] Krome tra la teritorio cirkulas la riveroj Guarrizas, Guadalén kaj Guadalimar kaj en ĝi estas la Natura Monumento El Piélago.