Elba Grejsmontaro
Elba Grejsmontaro | |
ĉeĥe: Děčínská vrchovina, germane: Elbsandsteingebirge | |
montaro | |
Aŭtuna vespero ĉe Lilienstein
| |
Oficiala nomo: Elba Grejsmontaro | |
Landoj | Ĉeĥio, Germanio |
---|---|
Regionoj | Ústí nad Labem Ĉeĥio, Saksio Germanio |
Distriktoj | Distrikto Děčín Ĉeĥio, Saksa Svislando Germanio |
Historiaj regionoj | Bohemio, Saksio |
Parto de | Krušnohorská hornatina Erzgebirgs-Bergland |
Najbaras kun | 6
|
Subtutaĵoj | 7
|
Akvejo | Elbo |
Plej alta punkto | |
- situo | Děčínský Sněžník |
- alteco | 723 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 47′ 35″ N 14° 06′ 31″ O / 50.79306 °N, 14.10861 °O (mapo) |
Areo | 700,00 km² (70 000 ha) |
Geologia konsisto | grejso, bazalto |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lusatian Mountains | |
Portalo pri Geografio |
Elba Grejsmontaro estas mezalta montaro en Ĉeĥio kaj Germanio, kiun tratranĉas rivero Elbo. Ĝia ekzisto estas la rezulto de radikalaj geologiaj ŝanĝiĝoj. En la epoko kretaceo, ĉi tie troviĝis marfundo.
Efloresko kaj erozio de la apudaj montaroj (Ercmontaro kaj Luzacia montaro) liveris materialon, kiu eksedimentis sur la marfundo kaj formis dikajn grejstavolojn. Elbo kaj ties alfluoj dismembrigis tiun terenon en bizara maniero. Hodiaŭ la imponan pejzaĝon karakterizas la mallarĝa valo de Elbo, profundaj rokaj ravinoj, malgrandaj altebenaĵoj, tablomontoj kaj rokogrupoj. Elba Grejsmontaro nun estas unika turisma regiono, vojaĝcelo de unua rango. Centojn da kilometroj mezuras ĝiaj romantikaj migrovojoj kun multaj panoramaj vidoj.
Grimpantojn allogas pli ol mil rokpintoj de plej diversaj malfacilecoj. La pejzaĝon ĝui eblas ankaŭ veturante per biciklo, ekskursoŝipo aŭ trajno.
Pli da bildoj videblas en la bildaro, sube.
Turismaj vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Rokoj
[redakti | redakti fonton]Rokoj respektive rokogrupoj de Elba Grejsmontaro estas interalie:
- Bastei (Bastiono)
- Brand
- Schrammsteine (Ŝiritaj Rokoj)
- Affensteine (Gufaj Rokoj)
- Carolafelsen
- Falkenstein
- Teichstein, 412 m
- Winterstein, 390 m
- Zirkelstein, 385 m
- Lorenzsteine, 375 m
- Arnstein, 327 m
- Tiské stěny (Muroj de Tisa, germane: Tisaer Wände)
- Vilemina stěna (Vilhelmina Roko, germane: Wilhelminenstein)
- Černá stena (Nigra Muro, germane: Schwarze Wand)
- Rudolfův kámen (Rudolfa Roko, germane: Rudolfstein)
Tablomontoj
[redakti | redakti fonton]Tablomontoj de Elba Grejsmontaro estas:
- Rauenstein, 304 m
- Großer Bärenstein, 329 m
- Kleiner Bärenstein, 338 m
- Quirl, 349 m m
- Königstein kun la samnoma fortreso, 361 m
- Kohlbornstein, 378 m
- Kleinhennersdorfer Stein, 389 m
- Lilienstein, 415 m
- Pfaffenstein, 427 m
- Papststein, 451 m
- Kleiner Zschirnstein, 473 m
- Großer Zschirnstein, 562 m
- Děčínský Sněžník, 726 m
Rokformacioj
[redakti | redakti fonton]Valoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj valoj, kiuj povus interesi turiston, estas:
Biciklovojoj
[redakti | redakti fonton]En Elba Grejsmontaro estis konstruitaj kelkaj biciklaj vojoj:
- Elberadweg, laŭlonge de rivero Elbo, relative ebena, ĝenerale asfaltita, mallongaj partoj pavimitaj
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Maldekstre monto Hohe Liebe, dekstre parto de la rokoformacio Affensteine.
-
Vido al parto de la rokoformacio Affensteine, ĉe la dekstra fino staras la roko Bloßstock.
-
La roko Heringstein troviĝas dekstraflanke de Elbo proksime al la ĉeha-germana limo.