Boa (metroo)
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: BOA |
La Boa estas eksperimenta vagonaro de la Metroo de Parizo, elpensita de RATP surbaze de framoj de MF 77. Ekservigita en 1985, ĝi veturis ĝis 1993 antaŭ ol esti forlasita kaj feraĵita en 1999.
Tiu prototipo destinita elpensi la metroon de la estonto, ebligis eksperimenti plurajn gravajn novaĵojn, hodiaŭ uzatajn en la novaj veturantaj materialoj de la metro-reto. Ĝi ŝuldas sian nomon al unu el ili, nome trairado inter vagonoj, kio donas al ĝi la internan aspekton de boao.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Boa en metro-pole.net Arkivigite je 2014-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
|