Leduc
Leduc | |
angle: Leduc | |
urbo | |
Oficiala nomo: Leduc | |
Moto: "Integritas Unitas Firmitas" | |
Ŝtato | Kanado |
---|---|
Provinco | Alberto |
Regiono | Edmontona Ĉefurba Regiono |
Transporto | - |
- ŝoseo | Alberta Vojo 2 Alberta Highway 2 |
Rezervujo | Rezervujo Leduc |
Situo | Leduc |
- alteco | 735 m s. m. |
- koordinatoj | 53° 15′ 34″ N 113° 32′ 57″ U / 53.25944 °N, 113.54917 °U (mapo) |
Areo | 36,97 km² (3 697 ha) |
Loĝantaro | 24 279 (2011) |
Denseco | 656,72 loĝ./km² |
Fondita | 1899 |
Gvidantaro | Urbokonsilio de Leduc |
Urbestro | Greg Krishke |
Manaĝero | Paul Benedetto |
Horzono | UTC (UTC-7) |
Poŝtkodo | T9E |
Telefona antaŭkodo | +1-780 |
Situo enkadre de Kanado
| |
Situo enkadre de Alberto
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Leduc, Alberta | |
Retpaĝo: www.leduc.ca | |
Leduc estas urbo en Alberto, Kanado. Ĝi situas 33 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Edmontono kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo ankaŭ estas parto de la ekoregiono konata kiel Aspen Parkland.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 29 993 loĝantoj sur areo de 42,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 707 loĝantoj/km².
Historio
La setlado de la regiono ĉirkaŭ Leduc, Alberta komenciĝis en 1889 kiam Robert Taylor Telford setlis ĉe terpeco apud bela lago, kie poste estos nova urbeto. Dum tiuj fruaj jaroj Telford estis la unua poŝtoficejestro, la unua butikisto, kaj unua juĝisto en la komunumo kiu neformale konatiĝis kiel Telford. Robert Telford poste servis la komunumon kiel ĝia urbestro kaj deputito en la provinca parlamento.
La historio de Leduc komenciĝis modeste. En la jaro 1890 S-ro McKinely, setlisto de tiu regiono, starigis registaran telegrafejon por la regiono. Li bezonis nomon por la loko kaj diris: "Ni nomu ĝin laŭ la unua persono kiu eniros." Tuj eniris la pordon Pastro Hippolyte Leduc, kiu servis en tiu regiono depost 1867 kaj poste fariĝis vikario ĝenerala de la Diocezo Edmontono. La municipo Leduc oficiale korporaciiĝis kiel la Vilaĝo Leduc la 15-an de decembro 1899 kaj kreskinte atingis urbetan statuson la 15-an de decembro 1906. Finfine ĝi fariĝis la Urbo Leduc la 1-an de septembro 1983.
Vizitindaĵoj
- Heredaĵa Ekspoziciejo de Alberto
- Muzeo de la Domo de D-ro Woods
- Kanada Interpreta Centro pri Nafto kaj N-ro 1 Oleputo de Leduc
- Internacia Flughaveno Edmontono
Eksteraj ligiloj
Devon | Edmontono Nisku |
Beaumont | ||
Calmar Valo Drayton |
New Sarepta | |||
Pigeon Lake | Lacombe Millet |
Camrose |
|