Saltu al enhavo

Ciripedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
זיפרגליים ממינים שונים
Diverseco de ciripedoj

Ciripedo estas tipo de artropodo. Ene de la artropodoj, ĝi konstituas la subklason Ciripedoj[1] en la subfilumo Krustacoj, tiel ke ĝi ankaŭ rilatas al kraboj kaj omaroj. Ciripedoj estas nur maraj, kaj tendencas vivi en neprofundaj kaj tajdaj akvoj, tipe en eroziaj ejoj. Ili estas sesilaj (aŭ sidaj) kaj plejparte pendomanĝantaj. Ciripedoj havas kvar nektonajn (aŭ aktive naĝajn) larvajn stadiojn. Nune oni konas ĉirkaŭ 1 220 ciripiedajn speciojn.[2] La nomo venas el la latina "Cirripedia", signife "buklopieda".

Ciripedoj ligitaj al la ventro de balenido.

Kelkaj genroj

  • Balanus
  • Lepas

Referencoj

  1. Laŭ NPIV
  2. Martin Walters & Jinny Johnson (2007). The World of Animals. Bath, Somerset: Parragon. ISBN 1-4054-9926-5.