Saltu al enhavo

Haute-Loire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:38, 22 maj. 2024 farita de Tlustulimu (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Haute-Loire
Insigno de Haute-Loire
Situo de Haute-Loire
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 43
Prefektejo Le Puy-en-Velay
Subprefektejoj Brioude
Yssingeaux
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Pierre Marcon
Prefekto Éric Maire
Statistikaĵoj
Loĝantaro 227 284 (2021)
Areo 4 977 km²
Loĝdenso 46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 21
Komunumoj 258
vdr

Haute Loire [ot lŭar] (esperante tio signifas "supra Lŭaro"), estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, situanta meze de Francio. Ĝi ampleksas 4 977 km2 kaj havas 226 203 loĝantojn. La ĉefurbo de tiu departemento estas la malgranda urbo Le Puy-en-Velay. La departemento sume enhavas 258 komunumojn.

La departemento, situanta sur la altaj ebenaĵoj de la Centra Montaro (france: Massif Central), estas plejparte rura kaj maldense loĝata. La plej alta punkto de la Haute-Loire estas la monto Mézenc, 1753 metrojn alta.

Agrikulturo, precipe bredado, okupas grandan parton de la ekonomia vivo. Sed tiu sektoro perdas rapide sian signifon, kaj la arbaroj kiuj kovras la teritorion plivastiĝas, anstataŭigante la kampojn.

Industrio ne rolas gravan rolon, kaj estas ĉefe reprezentata de malgrandaj fabrikoj (fabrikado de mebloj, nutraĵoj, teksaĵoj).

Kiel en multaj aliaj ruraj regionoj de Francio, turismo disvolviĝas, interalie "verda turismo": naturaj parkoj, montaro, lagoj (interalie la lago Bouchet), sportaktivadoj, skiado. La departemento havas ankaŭ kelkajn belajn ekzemplojn de sia riĉa historio: monaĥejoj, kasteloj, mezepokaj vilaĝetoj.

Arondismentoj

[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]