Santa Colomba de las Monjas
Santa Colomba de las Monjas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49699 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 238 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 58′ N, 5° 41′ U (mapo)41.959166666667-5.6861111111111Koordinatoj: 41° 58′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 699 m [+] | ||
Areo | 6,79 km² ( 679 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Colomba de las Monjas [+] | |||
Santa Colomba de las Monjas [santakoLOMba delasMONĥas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santa Colomba de las Monjas estas etimologie tradukebla al Sankta Kolombo de la Monaĥinoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 6,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 246 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 79 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.
Plej grava enspezofonto estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (dujarcentaj fraksenoj).