Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20140112

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo Saluton kaj bonvenon en mia diskutopaĝo!
Bonvolu tion ĉi legi antaŭ ion skribi!

Se vi volas demandi min, demandu ĉi tie kaj mi ĉi tie ankaŭ respondos.
Se mi demandis vin en via diskutopaĝo, vi respondu tie kaj uzu {{Re|Tlustulimu}}! Tiel mi ricevos sciigon pri via mesaĝo.

Bv. ne uzi ĉi tie la ŝablonon {{ŝ|Nova!}}, ĉar mi ne subtenas ilian uzadon. Dankon.

Arkivoj
Arkivoj

Vikipedio:Babelejo
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
dsb
1
pl
1
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie podstawowym.
Uzantoj laŭ lingvo

Neaferecajn kaj neobjektivajn diskutojn mi forigos ĉi tie.

Sed malnovajn diskutojn mi ŝovos en arkivon, nomatan laŭ la skemo [[Vikipediista diskuto:Tlustulimu/ArkivoDato|Dato]]. Por tio ekzistas la ŝablono {{Arkivo}}.

Bonvolu respondi sur via uzantopaĝo, se mi tie ion demandis al vi, aldonante la jenon al la komenco de via respondo:

{{re|Tlustulimu}}

Tiam la diskuto ne okazas sur du malsamaj paĝoj.


Bildoj kun notoj

Ŝajnas ke mi jam iam atentigis vin pri tio: Ĉu hazarde vi povus helpi por ripari tion ? Vidu : Diskuto:Tibor_Sekelj#Notoj Dankas --Arno Lagrange @ 14:40, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Bedaŭrinde mi ne estas programisto de javaskripto. Do mi devus demandi ulon, kiu scias solvon. Ĉu mi eble demandu en la Komunejo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 26 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Mi jam trovis la kialon. La konfiguro en MediaWiki:ImageAnnotatorConfig.js devus alĝustigata. Ĉu vi emas alĝustigi ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 16:49, 26 Maj. 2012 (UTC)
Jes kompreneble : se estas solvo por ripari la fuŝaĵon, ĝi estas ege bonvena ! Ĉu vi bonvolos klarigi kio farendas, aŭ eĉ fari tion mem? --Arno Lagrange @ 20:09, 26 Maj. 2012 (UTC)
bv noti ankaŭ ke Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F075763-0023, UdSSR, Besuch Bundespräsident von Weizsäcker.jpg ĝuste funkcias en Uzanto:ArnoLagrange/provejo kaj ne en Vikipedio:Bildoj kun notoj kvankam ambaŭloke estas precize la sama kodo [[Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F075763-0023, UdSSR, Besuch Bundespräsident von Weizsäcker.jpg|200px]].

Mi ne imagas el kio tio povas fonti. AL @ 20:31, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. En kiuj nomspacoj funkciu la notoj? Kaj kiuj uzantoj vidu ilin? Se mi ne scias, la koncernajn nomspacojn nek uzantogrupojn, mi ne povos korekti MediaWiki:ImageAnnotatorConfig.js. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:56, 27 Maj. 2012 (UTC)
Bildoj kun notoj precipe utilas en artikola nomspaco. Pli bone estus se ĉiuj vizitantoj povus vidi ilin. Ekzemple en la artikolo pri Tibor Sekelj la mapoj sen notoj estas iom sensencaj kaj en la foto de verkistoj estas bone ke notoj aperas; tamen ili tie ne estas tiom malhaveblaj (en la priskribo oni simple povus nomi aperantajn homojn de maldekstre dekstren). Tamen inverse okazas: en verkistofoto notoj aperas kaj en mapoj ne. Ĉu estas iu limigo de la sistemo kiu ne permesas ke pluraj bildoj kun notoj estu en la sama artikolpaĝo ? --Arno Lagrange @ 19:09, 27 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Ĉar mi ne certas pri la necesaj ŝanĝoj en MediaWiki:ImageAnnotatorConfig.js, mi ĵus demandis la aŭtoron en la Komunejo. Hazarde li komprenas la germanan lingvon.
Ĉu IP-uloj ankaŭ havu la eblecon ŝangi la notojn? Mi malpreferus tion, por eviti ĥaoson aŭ eble eĉ vandalismon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:59, 28 Maj. 2012 (UTC)
Mi jam ricevis respondon de uzanto Lupo en la Komunejo. --Tlustulimu (diskuto) 14:11, 28 Maj. 2012 (UTC)
Mi legis la interesajn respondojn de Lupo. Mi komprenis ke temas pri cimo kaŭzita de la fakto ke la servilo havas problemojn por trakti longajn ordonĉenojn. Do niaflanke nenio fareblas krom atendi ke iu riparos la cimon. --Arno Lagrange @ 20:09, 28 Maj. 2012 (UTC)
bugzilla:36839 ist nun repariert, aber das war leider nicht das einzige Problem. Euer MediaWiki:LAPI.js, eine Bibliothek, die von ImageAnnotator verwendet wird, ist ebenfalls veraltet. Zumindest sollte die Zeile var LAPI_file_store = "http://upload\\.wikimedia\\.org/" wie folgt sein: var LAPI_file_store = "(https?:)?//upload\\.wikimedia\\.org/";. Wie schon im Februar empfehle ich Euch, hier 'mal auf die neueste Version von ImageAnnotator zu wechseln. Lupo (diskuto) 18:31, 31 Maj. 2012 (UTC)
Hallo, Lupo. Danke für den Hinweis. Ich aktualisiere mal morgen, denn jetzt bin ich schon ein bißchen müde. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 18:35, 31 Maj. 2012 (UTC)

La solvo eble troviĝas je commons:Help:Gadget-ImageAnnotator/Installation#Upgrading_to_version_2.3a --Arno Lagrange @ 21:08, 31 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablonoj pri libroj

Mi havas certajn dubojn pri ĉi ŝablonoj. Ĉu vi povas ion diri aŭ fari? Enhavo ĉi tie.--RG72 (diskuto) 15:27, 3 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kemia elemento

Saluton,

mi vidas, ke vi fervore laboras pri la Ŝablono:Informkesto kemia elemento (kvankam sub la pseŭdonimo Tlustullimju :-). Mi komprenas, ke la ŝablono evoluadas, kaj ne volas ĝeni vian laboron. Sed ĉar jam kelkaj uzantoj kopiis neĝustajn parametro-nomojn el la dokumentada paĝo, mi korektis ilin tie (atoma radiuso --> atomradiuso, molara volumeno --> molarvolumeno, koncentracio --> koncentriteco). La ne ekzistantajn parametrojn "materia degelpunkto" kaj "materia bolpunkto" mi metis en komenton; ĉu, laŭ la uzo, ili eble estu "(specifa) degeliga varmo" kaj "(specifa) boliga varmo"?

Problemeto estas, ke la ŝablono ofte enmetas bezonatajn unuojn, tiel malebligante la aldonon de precizigaj rimarkigoj, ekzemple la sonrapido de hidrogeno iĝas "1270 m/s dum 298,15 K m/s"; la lastan "m/s" aldonas la ŝablono, sed en malĝusta loko.

Bonan vikipediumadon! – Umbert' (diskuto) 13:59, 8 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Umbert' Mi ne tuj respondis, ĉar mi pro grava operacio ne estis hejme kaj ne havis retkonekton. Do, mi cerbumos dum la sekvaj tagoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:20, 8 Dec. 2012 (UTC)
Nu, vi bezonis nur 21 minutojn por respondo; tion mi nomus ne ekscesa hezito. :-) Mi deziras bonan resaniĝon! – Umbert' (diskuto) 14:46, 8 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Umbert' Mi jam korektis mian uzantonomon en la tiea uzo de la ŝablono {{redaktas}}. Mi daŭrigos poste, ja eble morgaŭ aŭ dum la sekvaj tagoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 8 Dec. 2012 (UTC)

Ŝanĝo de uzulkonta nomo

Saluton, Tlustulimu,

antaŭ ok jaroj mi elektis la uzulan nomon "Aisano", ĉar mi planis okupiĝi precipe pri temoj de AIS San-Marino: principoj de ĝia laboro (Studadsesioj de AIS, AIS-IKU) kaj detaloj pri ĝiaj gravaj anoj (v. Kategorio:AIS).

Intertempe montriĝis, ke mi kontribuas pli multe ol planite, kaj evidente precipe pri ne-AIS-ecaj temoj, ĉar tiom da AIS-temoj tute ne ekzistas. Pro tio mi ŝatus ŝanĝi mian uzulan nomon al io pli persona, por klare disigi mian (ekster-vikipedian) AIS-laboron de mia (hobia) kontribuado al Vikipedio.

Mi volis alpreni la nomon "Renardo", kiu estas traduko de mia antaŭnomo, sed ŝajnas, ke antaŭ kelkaj jaroj iu jam uzis tiun nomon almenaŭ en la germana, la franca kaj la angla vikipedioj (interese, ke nek en la hispana nek la itala). Miaj sekvaj preferoj estas "ReNardo", "Re-nardo", "Renardo2" aŭ "Renard0", kiuj almenaŭ en ĉi tiuj menciitaj vikipedioj ne ŝajnas esti uzataj. Sed mi ja devus iel kontroli ĉiujn vikipediojn, ĉu ne? Kaj mi ne scias, kiel fari tion.

Ĉu vi kiel sperta burokrato povas konsili min, kiel mi procedu? Kaj ĉu, ekzemple, estas nedezirinde, ke du kontoj diferencu nur per uskleco (minuskla/majuskla "N")? Se vi preferas, respondu ĉi tie.

Antaŭdankon, -- Aisano (diskuto) 18:18, 16 Dec. 2012 (UTC)

Mi sugestas ke vi alprenu la uzantonomon uzanto:Renardo (Uzanto-konto "Renardo" ne estas registrita. ); la alia Renardo faris nur dudekon da kontribuoj dum jaro 2007 kaj malaperis. --Arno Lagrange @ 20:58, 16 Dec. 2012 (UTC)
Vi nur bezonas peti de stivardo ke vi rajtu alpreni la nomon Renardo en la projektoj de en debooks fr nl kaj cetere peti alinomigon de Aisano al Renardo je SUL-nivelo AL @ 21:02, 16 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Aisano. Hazarde mi konas stivardon. Jen lia uzantopaĝo en la germana vikipedio: de:Benutzer:DerHexer. Daŭrus tro longe peti la alinomigon en ĉiu unuopa vikia projekto. --Tlustulimu (diskuto) 21:06, 16 Dec. 2012 (UTC)
Bv legi
  • SUL (Ee)
  • SUL (angle)
  • en meta:Steward_requests/Username_changes estas ĉiuj instrukcioj por ŝanĝi vian nomon kaj alies nomon en pluraj projektoj (For changing your username on several wikis: kaj Making a request for an account that is not yours)
    • Saluton, kaj multan dankon al vi kaj al Arno pro la informoj. -- Aisano (diskuto) 19:46, 20 Dec. 2012 (UTC)
    • Resaluton, mi hodiaŭ ricevis de "Martin derHexer" la informon, ke estas tro komplike ŝanĝi mian konton al "Renardo", ĉar ĉi tiu jam estis uzata.
Sed ŝajne mi eraris dekomence. La e-a informpaĝo diras, ke "Ĉu mi povas esti renomita post kontunuigo? -- Nun ne. Ni atendas ke alinoma ilo estos kreita kiam la bezono montriĝos", kaj mi supozis, ke eble la ilo intertempe ekzistas. Sed en la anglalingva informpaĝo, kiun Arno indikis, estas dirate, ke "you have to request your account renaming on all wikis separately". Certe la angla versio estas, kiel ĉiam, superrega; do kiel ajn, ne eblas (simple) universale ŝanĝi mian konton. Tion mi ne sciis. Ankaŭ la nomŝanĝa konsil-paĝo diras "do not ... request to rename at all projects".
Eble la afero ne valoras la penon (mi jam kontribuis al 24 vikioj); mi pripensos. Aŭ mi simple kreos novan konton, kio ŝajnas, kompare, ege facile afero.
Sinceran dankon pro via afablo, -- Aisano (diskuto) 22:03, 3 Jan. 2013 (UTC)

Kristnaskinsula Nacia Parko

Saluton, ĉu vi povas ripari la referencojn de ĉi tiu paĝo, mi petas? Dankon frue. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:01, 16 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Pri kiuj eraroj temas? Mi ne vidis fuŝon en la artikolo. Krome mi estas okupata pri certaj helpopaĝoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 16 Dec. 2012 (UTC)
Vidu sekcion Referencoj. Vi vidos Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:24, 16 Dec. 2012 (UTC)
Pardonu mian intervenon. Ŝajne mi sukcesis ripari la aferon; ĝi estis ĝuste tia, kian priskribis la mesaĝo: la vorto "titolo" estis misskribita, la url-o mankis, kaj en la tria okazo estis uzata la ŝablono {{cite web}}, kiu supozeble uzas aliajn parametrojn. Mi metis {{citaĵo el la reto}} ankaŭ tie. Permesu al mi la rimarkigon, ke per iom da zorgemo ĉiu ajn povas trovi kaj ripari tiajn erarojn -- mi ne celas ofendi iun. -- Aisano (diskuto) 20:40, 16 Dec. 2012 (UTC)
Dankegon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:42, 16 Dec. 2012 (UTC)
Ne dankinde! -- Aisano (diskuto) 20:44, 16 Dec. 2012 (UTC)

Dankon pro viaj klarigoj Tlustulimu - mi sendube maltrafis gravan epizodon en Vikipedio:Diskutejo, ĉar antaŭe oni rekomendis loki intervikiajn ligilojn sur la kod-paĝon inter <noinclude> kaj </noinclude>. --Dominik (diskuto) 18:42, 18 Dec. 2012 (UTC)

Koord kaj situo sur mapo

Mi iam zorge pretigis {{koord}} kaj ties subŝablonojn, sed ne prizorgis {{situo sur mapo}}. Se la lasta mistraktas sudhemisferajn lokojn kaj lokigas ilin malnorde, mi ne povas rekte helpi kaj nuntempe ne povas esplori tiajn aferojn. Kuraĝon al vi! mi certas ke vi sukcesos solvi la aferon. --Arno Lagrange @ 21:35, 18 Dec. 2012 (UTC)

kaj vi ŝajne jam sukcesis ! gratulojn AL @ 21:37, 18 Dec. 2012 (UTC)

Priatentendaj kontribuoj de IP-ulo

Bv legi Uzanto-Diskuto:90.12.178.134 (kontribuoj el 90.12.178.134 ) --Arno Lagrange @ 17:42, 24 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Mi supozas, ke temas pri la sama franca IPulo, kiu jam ekde monatoj kelkfoje aperas kaj forigas alternativajn terminojn el diversaj artikoloj. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias lian preferatan temon. Krome li faras tion sen iuj antaŭaj diskutoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 25 Dec. 2012 (UTC)

Benutzerumbenennung

Hallo Tlustulimu. Da ich mit Vikipedio:Alinomigi uzanton nicht ganz zurecht komme, direkt an dich als Bürokraten: Könntest du bitte meinen Account nach Didym umbenennen. (Alle vorhandenen Accounts mit diesem Namen sind von mir, in den letzten Tagen umbenannt.) --Aa1bb2cc3dd4ee5 (diskuto) 15:36, 27 Dec. 2012 (UTC)

✔ Farite Ist erledigt, weil die gleiche Umbennenung schon auf 3 anderen Wikis erfolgte. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 15:50, 27 Dec. 2012 (UTC)
✔ Farite, ĉar la sama alinomigo jam okazis sur tri aliaj vikioj. --Tlustulimu (diskuto) 15:50, 27 Dec. 2012 (UTC)
Vielen Dank für die schnelle Umbenennung. --Didym (diskuto) 15:54, 27 Dec. 2012 (UTC)

Kara René, mi petas vin rigardi la klikeblan mapon Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj. En mia retkrozilo fajrovulpa iuj landaj nomoj interŝoviĝas, sed nur pro tio, ke en iuj kazoj la unua litero ne komenciĝas dekstre de, sed sub la koncerna blazoneto: Se ekzemple la nomo de Mek-Pom kaj de Brandenburgio komenciĝus tie kie estas la blazono, ili ne kolizius kun alia flagonomo, simile pri RLP, kiu nun kolizias kun Sarlando. Kiel eblas facile fari tiel ke ĉiuj 16 landaj nomoj ekskribiĝu samlinie kiel la koncerna blazono, ne malsamsisteme kiel nun? PS Kiam mi iam antaŭe vidis la mapon, tia enpaĝiga fuŝeto ne okazis, ĝi do intertempe iel enŝteliĝis... Tute flanke: Bondezirojn okaze de la nova jaro! -- ThomasPusch (diskuto) 09:59, 2 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi rigardis la ŝablonon {{Novaj Federaciaj Landoj}} kaj iomete provis korekti la fuŝon. Sed mi ne sukcesis kaj tial ne konservis iun ŝanĝon. Strangas, ke ne estas fuŝo en Opera, sed en Fajrvulpo. Eble mi ja trovos solvon dum la sekvaj tagoj. Sed nun mi cerbumas pri aliaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:18, 2 Jan. 2013 (UTC)

Rename account

Please, see: Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20121219#Переименование учётки/Rename account. Advisor (diskuto) 22:24, 3 Jan. 2013 (UTC)

I could not rename the account, because Мастер теней (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo) already was created in december 2012. :-( --Tlustulimu (diskuto) 22:43, 3 Jan. 2013 (UTC)

Mi ne scias kion mi faris aŭ kiel mi faris tion. Ja mi konstatis la eraron, kaj devis duafoje fari la ŝanĝojn (korektetojn kaj aliajn). Sed mi pensis, ke mi nur alinomigis la paĝon. Mi ne komprenas kiel ĝi duobliĝis. Ĉiukaze mi konvertis Krestĉaŭno en alidirektilo post malplenigo de la artikolo. Dankon pro la averto kaj feliĉan novan jaron.--kani (diskuto) 23:46, 3 Jan. 2013 (UTC)

Čierna Lehota

Salut'! Estas 2 apartaj tiaj vilaĝoj! Espereble la alinomado funkcias(os) tiel, ke mia origina artikolo ne malaperos. La pli nova titolo estas pli longa kaj tiu formo ne estas uzata ĉi tie.--Crosstor (diskuto) 14:40, 4 Jan. 2013 (UTC)

Gruoj

Saluton. Mi kutime laboras por artikoloj pri birdoj laŭ familioj kaj laŭ antaŭmarkita plano nun mi revenas el la fino de la kutima ordo de familioj al la komenco kaj devas fari (ĉar mi estas finonta tiun de pelikanoj) aliajn kvin familiojn de marbirdoj laŭ la Listo de Eŭropaj birdoj por fini du itineron (iro kaj reveno, dum iro mi nur lernis kaj ekagadis). Tiam (post monatoj) mi revizitos familiojn kie estas jam multa materialo kaj plenigos truojn. Tiam mi revenos al gruoj por lasi la grupon preskaŭ definitiva. Sed por tio mankas tempo kaj mi ne volas lasi kion mi faras nun por ripari tiun detalon. Tion mi faris kaj faras ofte (krei alidirektilon al neekzistanta artikolo) kiam mi kolizias kun du nomoj por la sama specio. Tiam mi elektas la laŭ mia opinio ne tiom taŭgan kaj faras ĝin alidirektilo al la farota artikolo laŭ plej taŭga nomo. Tiele ankaŭ la ne tiom taŭga ne perdiĝos, ĉar eble iu iam serĉos ĝin. Kiam estas kadro en la familia artikolo mi simple lasas ambaŭ en la tabelo. Tion mi ĵus faris pri Blua gruo, do se vi volas forigi ĝin kiel alidirektilo, faru, ĉar mi ne iros al tiu familio tuje por definitivigi la aferon. Mi ne estas administranto, se mi ne eraras, kaj mi ne scias kiel nuligi artikolon aŭ alidirektilon. Dankon.

Kara, redaktinte la artikolon pri Tibor Sekelj mi trafis tiun Instituton por Oficialigo de Esperanto kaj opinias ke indus havi pli da informoj pri ĝi. Tial la ruĝa ligilo. Tamen intertempe mi trovis neniun plian informon krom la nuran nomon de la instituto. Ja alidirektilo al neekzistanta paĝo povas ŝajni sensencaĵo. Taman mi tiel faris ĉar mi trovis la menciitan supozeble ekzistintan organizaĵon sub diversaj nomoj. Do kion fari ? --Arno Lagrange @ 18:44, 4 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Arno. Mi trovis artikolon en la reto, kiu mencias la instituton, nome http://www.liberafolio.org/2011/vizagoj-la-mondvojaganto-kiu-revenis. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ni povus krei jam laŭ tio malgrandan artikoleton. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 4 Jan. 2013 (UTC)
Tiun fonton mi jam havis: fakte malsufiĉe por estigi artikolon. AL @ 10:05, 5 Jan. 2013 (UTC)

Por ĉio -> por ĉiu

pour chaque tradukiĝu al "por ĉiu" ne al "por ĉio" AL @ 19:10, 9 Jan. 2013 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi alinomigis la novajn ŝablonojn. Ili jam funkcias en nova helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 9 Jan. 2013 (UTC)
Mi momente ne bone komprenas pri kio temas. Mi supozas ke temas pri geografiaj punktoj. Sed kie, kiel tio ĝuste funkcias, mi scivolas. AL @ 22:01, 9 Jan. 2013 (UTC)
Pri "nom de code", por mi pli temas kompreni kiel funkcias la afero ol kompreni la francan vorton. Post supraĵa lego de la menciita paĝo mi komprenis ke temas pri la nomo uzata por nomi la geografiaĵon (landon, urbon, ...) kio ĝenerale estas simple ties nomo kaj en iuj kazoj tiu nomo sekvata de iu tipo inter krampoj. Ebla traduko povus esti "konvencia mapnomo" aŭ simple "mapnomo" (tio estas la nomo uzata por la taŭga mapo rilata al la geografiaĵo). Ĉu mia respondo helpis ? --Arno Lagrange @ 22:46, 10 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo und Ŝablono:Geokesto lokumilo

Ich gehe davon aus, daß Situo sur mapo der deutschen Vorlage:Positionskarte entspricht und passe die Interwikis entsprechend an. Ist Geokesto lokumilo veraltet und wird demnächst gelöscht oder müssen nur die Interwikis von dort entfernt werden? --Obersachse (diskuto) 10:18, 13 Jan. 2013 (UTC)

Hallo, Obersachse. Du hast die Entsprechung richtig erkannt. Es ist richtig, daß die Interwikis dort entfernt werden sollen. Allerdings werden die Vorlagen von {{geokesto}} noch eine Weile gebraucht. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 13 Jan. 2013 (UTC)
Leider ist es nicht möglich durch Ergänzung der übersetzten Parameter nach dem Schema von {{situo sur mapo}} und anschließender Umbenennung, die Ergänzung der fehlenden Vorlagen für {{situo sur mapo}} zu beschleunigen, weil die Parameter für die Karten unterschiedlich funktionieren und somit nicht zu {{situo sur mapo}} passen. Außerdem weiß ich nicht, ob die Ersteller der Vorlagen für {{geokesto}} von meinem Vorschlag gelesen haben und somit eventuell unbeabsicht etwas kaputt machen könnten. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 13 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto fervojlinio

Kara Tlustulimu, Dankon pro via helpo. Mi provis aldoni parametron "koloro de linio", ĉar ekzemple metroaj linioj en multaj urboj havas proprajn simbolajn kolorojn. Nun mi estas preskaŭ kontenta pri ŝablono, sed estas kelkaj problemoj. Unue la koloro de titola tiparo restas blanka. Tio estos problemo por fervojlinioj, kiu havas tro helan koloron. Due mi pensas, ke "numero de fervojlinio" estas tro longa kaj devas esti mallongigita ĝis "numero de linio". Kutime la numero de linio ne estas tre grava informo kompare kun koloro, emblemo kaj nomo de linio. Sed kun longa titolo "numero de fervojlinio" tio prenas du liniojn de teksto, kio ĉiaokaze ne aspektas bele. Trie la frazo "Mankas listo de stacioj" estos ridinda, kiam oni priskribos la staciojn en la teksto (eble eĉ pli detale, ol supozas la ŝablono). Ekzemple mi preferus priskribi staciojn per tabeloj. Amike -- NoKo (diskuto) 17:37, 14 Jan. 2013 (UTC)

Mi ne konsentas, ke listo de stacioj estas ridinda, se ili estas ĉiuokaze jam priskribitaj jam aliloke - la informkesto povas tamen doni rapidan ideon pri la vojo de fervoja linio, almenaŭ al iomete regione scihavaj legantoj. darkweasel94 (diskuto) 20:02, 14 Jan. 2013 (UTC)
Dankon pro via laboro pri ŝablono. Tamen la parametron "koloro de linio" ne funkcias: mi provis aldoni "|koloro de linio=oranĝa" en la artikolo "Linio Ginza (Metroo de Tokio)", sed nenio okazis. Eble oni devas anstataŭigi "{{#if:{{{koloro de linio|}}}{{koloro2|{{{koloro de linio|}}}<!--fino "koloro"-->}}<!--fino #if:-->}}" per "{{#if:{{{koloro de linio|}}}|{{koloro2|{{{koloro de linio|}}}<!--fino "koloro"-->}}<!--fino #if:-->}}" (kun "|" antaŭ "{{koloro2") ?
Mi ankaŭ volis, ke la teksto en titolo ("Linio Ginza" en mia kazo) aperu ne blankakolore, sed nigrakolore (certe, nur kiam oni aldonas parametron "koloro" por fona kolora). Tio estus preferinda, sed mi ĵus pensis, ke la blankakolora teksto ankaŭ ne estas tre malbona.
Kara Darkweasel94, Mian ideon pri "listo de stacioj" vi eble ne komprenis. Mi pensas, ke tiu listo estas skribinda en la ŝablono. Mi ne skribis, ke ĝi estas ridinda. Mi subkomprenis, ke ĝi devas esti nedeviga. Mi ne ŝatas, ke la ŝablono devigas min aldoni staciojn en la ŝablonon. Pardonu, se mi malbone klarigis tion. Mi simple volis diri, ke, kiam mi aldonos tabelon pri stacioj en la tekston, la frazo "mankas listo de stacioj" estos ridinda. Nun, post la redaktado de ŝablono, tiu frazo ne aperas. Do mi nun estas kontenta pri tio. -- NoKo (diskuto) 05:52, 15 Jan. 2013 (UTC)

Informkesto insulo

Kara René, via komento de julio 2011 en la diskutpaĝo de la ŝablono Informkesto insulo estas tute prava. Sed ĝis nun ĝi restis sen plia atento. Mi volas kuraĝigi kaj peti vin mem solvi la problemon, kaj vere igi la enkategoriigon malŝaltebla funkcio. Ĉu vi pretas? ThomasPusch (diskuto) 13:26, 16 Jan. 2013 (UTC)

Bv. forbari min

Sal Tlustu, mi petas forbaron de mi kaj de Uzanto:KuBOT por du semajnoj, kune kun mia lasta IP. Mi bezonas koncentriĝi pri mia studado... Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 18:58, 16 Jan. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi esperas, ke vi poste revenos. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 16 Jan. 2013 (UTC)
Mi neniam antaŭe vidis ke iu petis ke oni malhelpu lin kontribui en Vikipedio. Jen io stranga, mirinda kaj admirinda ! --Arno Lagrange @ 21:49, 16 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Arno. Mi jam kelkfoje vidis tiajn petojn en la germana vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:26, 17 Jan. 2013 (UTC)

Privata mesaĝo

Kara! mi sendis al vi privatan mesaĝon pere de vikipedia retpoŝto kaj refoje al via privata leterkesto ĉe t-online.de. Mi esperas ke vi bonvolos reagi. Sincere antaŭdankas AL @ 22:24, 16 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus respondis retpoŝte. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 17 Jan. 2013 (UTC)
Mi denove sendis al vi privatan mesaĝon. bonvolu akurate pritrakti ĝin. kore dankas AL @ 13:44, 10 Feb. 2013 (UTC)

"Ŝablono:Informkesto publika transporto"

Saluton! En la paĝo Tokjo Metro la informkesto farita per la ŝablono:Informkesto publika transporto aspektas iom malbone: la maldekstra kolumno estas tro larĝa kaj la dekstra — tro mallarĝa. (Eble ekrano de aŭtoro de la ŝablono havas pli malbonan distingivon ol la mia.) Ĉu eblas iel korekti ŝablonon? Anticipe dankon. -- NoKo (diskuto) 05:29, 17 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, NoKo. Mi vikiigas la fontokodon kaj poste rigardos, ĉu la informkesto tiam aspektas pli bone ol antaŭe en Tokjo Metro. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 17 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite Dum la vikiigo mi rimarkis superfluan formaton ĉe la ĉeloj de la maldekstra kolumno. Tion mi forigis, ĉar ĝi kaŭzis troan larĝecon sub certaj kondiĉoj. Krome mi aldonis kelkajn parametrojn, kiuj estas eĉ jam uzataj en alia artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 11:25, 17 Jan. 2013 (UTC)
Dankon, Tlustulimu. Nun la larĝoj de kolumnoj estas pli bonaj. Tamen la tiparo en la dekstra kolumno estas dika kontraste kun aliaj informkestoj. Se la tiparo en maldekstra kaj dekstra kolumnoj havus malsaman dikecon de tiparo, tio aspektus pli bone, ĉar ne estas linio inter kolumnoj. -- NoKo (diskuto) 08:08, 18 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus ŝanĝetis la ŝablonon denove, tiel ke la tekstoj en la ĉeloj de la dekstra kolumno nun ne plu estas grasaj. --Tlustulimu (diskuto) 15:09, 20 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Fusaĵo de la unuaj versioj de la artikolo komplikiĝis. Mi jam ne scias kie ni estas. Mi petis forigon de la fuŝtitola artikolo, kaj mi supozas, ke tio faritas. Nun mi klopodas iomete korekti, fakte, klopodis, sed ŝanĝoj perdiĝis, ĉar dume oni sanĝis la artikolon, sed nun mi vidas ke malaperis la alilingvaj ligiloj. Mi perdiĝis. Mi ne scias kion fari por ne kolizii. Vere la fuŝisto fuŝigis nin triope.--kani (diskuto) 13:03, 20 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Kani. Pro via interveno la situacio ne pliboniĝis rilate al la artikolaj versioj. Anstataŭe en tiaj kazoj estu petata tuja helpo de administranto. Mi ne emas helpi nur hazarde.
Nun mi volas reaperigi kelkajn ŝanĝojn el la forigita kopio, se tio ankoraŭ eblas pro ies interveno. Bonvolu fari nenion dum tiu agado. --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 20 Jan. 2013 (UTC)
(+) Nu, mi intertempe reaperigis la korektojn el via lasta, intertempe forigita versio. Nun la artikolo povos esti plu prilaborata. --Tlustulimu (diskuto) 13:26, 20 Jan. 2013 (UTC)

Pludirekto de Kinuo al Kvinoo

Vi forigis la artikolon 'Kinuo' (kio tiam supozeble havis sencon). Fakte la vorto 'Kinuo' estas diskutata por nomi 'kvinoon', kp. la mencion ĉe Kvinoo (nomo en Esperanto. Do laŭ mi havas sencon meti pludirekton de Kinuo al Kvinoo - ja supozeble estos serĉantoj de Kinuo, ankaŭ sendepende de la diskuto, ĉar ja la hispana vorto supozigas, ke la Esperanto-formo estas Kinuo. Ĉu vi enmetu aŭ ĉu mi? --Lu (diskuto) 09:32, 28 Jan. 2013 (UTC)

✔ Farite Saluton, Lu. Mi ĵus malfaris la antaŭan forigon kaj ŝanĝis la tuton en alidirektilon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 28 Jan. 2013 (UTC)
Tute bone! Dankon! --Lu (diskuto) 11:38, 28 Jan. 2013 (UTC)

Foliumilo

Mi ankaŭ uzas preskaŭ ekskluzive Fajrovulpon kiu ĵus (hieraŭ ?) ĝisdatiĝis al versio 18.0.2. Mi delonge rezignis pri WikiEd kiun mi iam provis ĉar mi spertis diversajn nedezirindaĵojn. Aliflanke mi kreis por mi redaktilstrion regatan per mia common.js kiu fakte aldonas kelkajn oportunajn butonojn, en la komenco ĝi senprobleme funkciis kaj poste ĝi ĉu aperas, ĉu ne tute laŭ hazardo, komence plej malofte ne aperis, nun plej ofte aperas. Mi esploris, submetis demandojn, ricevis neniun kontentigan respondon: oni konsilis al mi diversajn sintaksŝanĝojn kiuj tute nenion ŝanĝis al la neantaŭvidebla sinteno de miaj kromaj butonoj. Tio verŝajne ne respondas viajn demandojn, kiuj mi ne povas rekte respondi. Mi opinias ke mi fakte ne povas helpi. Estas nur disdivido de spertoj, ke aferoj ne ĉiam okazas kiel oni atendas. AL @ 18:57, 7 Feb. 2013 (UTC)

Saluton! Mi alŝutis kelke da fotoj (Bildaro) al la artikolo de neregistara organizaĵo Juna Koro kaj el tiuj kelke da fotoj ne povas ekaperi!? Ili havas S x variantan literon t.n. ĉapelitajn karakterojn, kiuj ŝanĝiĝis post la kondervado; kion fari? Mi volis denove alŝuti la tri bildojn, sed la sistemo ne permesas tion, ĉar ĝi diras "la bildoj estas alŝutitaj alinome". Gnagyrobi (diskuto) 20:29, 10 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, Gnagyrobi. Mi vidis sur la paĝo Specialaĵo:Bildolisto/Gnagyrobi, ke vi nenion alŝutis en la esperanta vikipedio. Tial la bildoj ne povas funkcii en la artikoloj, ĉar ili ne ekzistas en la esperanta vikipedio. Sed mi trovis alŝutojn de vi sur alia paĝo, nome commons:Special:ListFiles/Gnagyrobi. Ĉar tie aperas kripligitaj titoloj de la bildoj, kiuj laŭ via intenso estu ĝuste esperantaj, vi nur havas eblecon aperigi ilin ĉi tie per truko. Mi realigis la trukon en Juna Koro.
Ĉu vi eble uzas foliumilon sen adreslinio, tiel ke vi ne rimarkas, en kiu vikio vi agadas? --Tlustulimu (diskuto) 21:23, 10 Feb. 2013 (UTC)
Koran dankon! Vi estas sorĉisto!!?? Gnagyrobi (diskuto) 22:16, 10 Feb. 2013 (UTC)

Privata mesaĝo

Kara! mi sendis al vi privatan mesaĝon pere de vikipedia retpoŝto kaj refoje al via privata leterkesto ĉe t-online.de. Mi esperas ke vi bonvolos reagi. Sincere antaŭdankas AL @ 22:24, 16 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus respondis retpoŝte. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 17 Jan. 2013 (UTC)

  Mi denove sendis al vi privatan mesaĝon. bonvolu akurate pritrakti ĝin. kore dankas AL @ 13:44, 10 Feb. 2013 (UTC)