Saltu al enhavo

Vajango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:25, 18 maj. 2005 farita de Narvalo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Vajang-figuro (Bali, frua 20-a jc.)

Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio. Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo signifas vajango (vajang) „ombro“n, sed en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (vajang’ golek’) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj.

Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj kovris, forgesigias la praajn ludojn. Tiam ekz. la hinduoj prezentis per vajango historion pri Mahabharata kaj Ramayana.

Ĉar la islamo ne premesis prezenti diojn kaj diinojn, oni volis elpensi ion novan por savi la ludon. Kiam Raden Patah, reganto en la Reĝlando de Demak (Javo) volis spekti tradician vajangon, petis sed ne ricevis permeson por tio de Walis (religia gvidanto). Tiel li permesis fari la figuroj el ledo (vajang’ purva’) kaj oni prezentis ne la figurojn mem, sed iliajn ombrojn. Tio estis la naksiĝo de la ombroludo (vajang’ kulit), kiel oni nun konas tion.

En la ne-islama parto de Indonezio, troviĝas ankoraŭ vajang’ golek-prezentoj, la vajang klitik montras trairan formon inetr vajang golek kaj vajang kulit. La figuroj de vajang’ klitik’ estas pentritaj skulptaĵoj el plata ligno (maks. 5–15 mm dika) kun moveblaj brakoj, fiksita kapo. Oni povas ludi kun ili tage kaj nokte. Tiu tipo estas verŝajne la plej malnovaj vajang-figuroj. La figuroj de vajang’ kulit’ pretiĝas el netanitaj akvobubala aŭ el bova haŭto.

La vajango kun vivaj personoj (Sendratari) troveblas sur Bali (vajang topeng).

Tipoj de vajango

vajang topeng aŭ vajang gedog

Das vajang vong estas speco de teatra prezento kun temoj el reĝlando Jenggala, ĉe kiu la aktoroj surhavas maskojn (Gedog venas el la vorto kedok = topeng, kio signifas masko). La plej ŝatata temo estas la historio de Raden Panji kaj Candra. Tio estas amhistorio inter la princino Candra Kirana de Kediri kaj Raden Panji Asmarabangun, kronprinco de Jenggala. Candra Kirana estis la reenkarniĝo de Dewi Ratih (la amora diino) kaj Panji estis la reenkarniĝo de Kamajaya (dio de la amo). Finfine ili geedziĝas kaj vivas feliĉe kun infanoj.

vajang golek aŭ lignopupoj (bastonpupoj)

La prezentoj okazas tage aŭ noke kun konvena lumigo. La spektantoj sidas antaŭ altigita scenejo kun muro aŭ kurteno, kiu kaŝas dalang-on.

En centra kaj orienta Javo, oni ludas specojn el Menak, la historiojn de Amir Hamzah, onklo de la profeto Mohameto (tiujn historiojn oni elpensis en la 16-a jc por disvastigi la islamon). Tion oni nomas mallonge vajang menak. En okcidenta Javo male al tio, oni preferas en vajang golek, la historiojn de Mahabharata kaj Ramayana.


vajang karucil aŭ vajang klitik

La vajang karucil-figuroj montras metie miksaĵon inter figuroj de vajang golek kaj vajang klitik. Ili estas same skulptitaj el plataj lignoj kiel vajang kulit-figuroj kaj estas simile uzataj – por ombroludo. Ili estas iom malpli grandaj ol la similaj vajang kulitfiguroj.

Ĉar oni uzas dum batalludoj la lignajn vajang klitik-figurojn, kiuj havas brakojn el ledo por eviti la rompiĝon. (Antaŭ 1970, rompixgo de la pupo signifis kostan aĉeton de nova figuro.) La nomo de la figuroj venas el la bruo klitik-klitik, kiun la figurj eligas dum la ludo.

La pupoj prezentas historiojn el la Reĝlando de orienta Javo: Jenggala, Kediri kaj Majapahit. El Jenggala kaj Kediri derivas la historioj de Raden Panji kaj Cindelaras, kiuj estas vilaĝaj junuloj kaj kiuj vivtenas sin per batal-virkokoj.

vajang kulit

Vajang Kulit estas la plej konata vajango el Indonezio. Ĝi ludas historiojn de Ramayana, MahabharataSerat Menak.

Ĝi estas farita permane dum semajno helpe de diversaj metioj.

vajang beber

Ĝi malaperis, oni ĉesis ludi ĝin.