Auguste Delaune
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Auguste Delaune (Tramtransporto en Parizo). |
Auguste Delaune | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Auguste Alphonse Delaune |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1908 en Graville |
Morto | 12-an de septembro 1943 (34-jaraĝa) en Le Mans |
Tombo | Cemetery of Saint-Denis (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | politikisto membro de Franca rezistado |
Auguste DELAUNE (naskiĝis la 26-an de septembro 1908 en Graville-Sainte-Honorine, departemento Seine-Maritime, mortis la 12-an de septembro 1943, departemento Sarthe) estis ĝenerala sekretario de "Fédération sportive et gymnique du travail" (FSGT) (Federacio sporta kaj gimnastika de laboro). Membro de Franca Komunista Partio, klandestina regiona gvidanto en Normandio-Bretonio, li estis arestita pro rezistado, kaj estis internigita en lagero de Aincourt (departemento Val-d'Oise). Forfuĝinta, li estis denove kaptita en 1943 fare de franca polico kaj ĝismorte torturita de germana polico. Li mortis la 12-an de septembro 1943 . Citita al la ordeno de Nacio, li estis farita kavaliro de la Honora legio postmorte en majo 1947.
Omaĝo
[redakti | redakti fonton]- En Bobigny, strato kaj haltejo Auguste Delaune de tramvojo T1 omaĝas al li.