Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Marcos: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 126: Linio 126:


Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, [[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)
Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, [[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)

== Via maladminstrantigo ==

Estimata Roboto de Marcos! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2010/12/18 laŭ [http://toolserver.org/~pathoschild/stewardry/?wiki=eo.wikipedia stewardry]. Laŭ nia regularo ([[Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo|Maladministrantigo #3]]) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni [[meta:Steward_requests/Permissions#Removal_of_access|petus de Vikimediaj stivardoj]] ke [[meta:Steward_requests/Permissions#{{PAGENAME}}@eowikipedia|viaj administraj rajtoj estu forigitaj]]. Vidu ankaŭ [[Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo]]. Vikipedie salutas --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Kiel registrite je 17:28, 10 feb. 2013

Arĥivo: 2004-2006, 2007-2008, 2009-2011

Egiptujo/Egiptio

Saluton, bonvolu ne referenci al Bertilow, ĉar li neniom aldonis al artikoloj, lia agado estis nura ŝanĝo de titoloj.Narvalo 16:38, 6 Jan. 2012 (UTC)

Ŝablono:Snajperoj de la dua mondmilito

Saluton, Marcos. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis ligilon en {{Snajperoj de la dua mondmilito}}. Ĉar nun la nomo de la ŝablono ne plu harmonias kun la rilata artikolo, eble estus bona ideo eĉ alinomigi la ŝablonon. Kion vi proponas por tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 11 Apr. 2012 (UTC)

Mi konsentas kun tio, sed momente estas tro okupita por mem prizorgi tion. Se vi volas, vi povas fari tiun ŝanĝon. Marcos (diskuto) 15:12, 11 Apr. 2012 (UTC)
✔ Farite mi jam alinomigis ĝin kaj alĝustigis la koncernajn artikolojn, ĉar estis nur tri. --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 11 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu ne estas koresponda artikolo en alilingva versio de Vikipedio? Mi tute malfakulas pri tiu temo, sed ĉu ne estas eraro ke pri funkciaj la gazeto nomiĝas Funkcialaj kaj komence de la dua paragrafo denove Funkciaj?--kani (diskuto) 22:03, 3 Maj. 2012 (UTC)

La nomo de la gazeto entenas la vorton "funkciala", sed la kutima maniero diri tion en Esperanto estas "funkcia". Se oni intencus pli internacian formon, devus esti "funkcionala". Laŭ la kutima Esperanta vortfarado tamen klare preferindas "funkcia". Do mi uzis "funkcia ekvacio" en mem skribita teksto, sed la nomon de la gazeto mi kompreneble devas citi senŝanĝe. Marcos (diskuto) 14:13, 4 Maj. 2012 (UTC)

Ptolemea dinastio

Mi volis krei la mankantan artikolon "Ptolemea dinastio", sed ricevis averton, ke iu (vi) jam forigis tiun temon en 2006. Ĉu vi bonvolos klarigi al mi, kial vi faris tion? Ĝi estas ja notinda temo, kun artikoloj jam en la Vikipedioj de pli ol 50 aliaj lingvoj, kaj ĝia manko kaŭzas ruĝajn ligilojn. --Haruo (diskuto) 18:41, 9 Maj. 2012 (UTC)

Mi tiam forigis la artikolon, ĉar ĝi estis esence malplena. Komprenebla mi tute subtenas la rekreon de tiu artikolo, espereble nun kun vera enhavo. Por ke vi komprenu mian tiaman decidon, jen la tiama enhavo:
aŭ "Lagides" (Esperante ? Lagidoj ?)
'33-a dinastio (305-30 a.K.)
Ptolemeo la 1-a - Ptolemeo II - Ptolemeo III - Ptolemeo IV - Ptolemeo V - Ptolemeo VI - Ptolemeo VII - Ptolemeo VIII - Ptolemeo IX - Ptolemeo X - Ptolemeo XI - Ptolemeo XII - Kleopatro
Kiel forigo-kialon mi tiam menciis "Vidu proponon de Robert Weemeyer je 2006-01-31". Tio signifas, ke Robert proponis la forigon sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj je la 31-a de Januaro 2006, kaj ke oni rigardu lian proponon por kompreni la veran forigo-kialon. Bedaŭrinde, pro malsaĝa maniero arĥivigi antaŭajn diskutojn sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj (nome per movado de tiu vikipedia paĝo al alia titolo kaj rekreo de la paĝo sub la kutima titolo), ĝia versi-historio estas malfacile traserĉebla. Sed jen la versio, kie oni povas vidi la proponon de Robert kaj mian reagon al ĝi: [1]. Robert do menciis la esencan malplenecon de la artikolo kie forigo-kialon, neniu kontraŭis al lia propono dum tri semajnoj, kaj mi poste forigis ĝin. Marcos (diskuto) 11:32, 10 Maj. 2012 (UTC)
En ordo. Mi baldaŭ (eble sabaton) rekreos ĝin kun iom pli da klariga materialo. Kompreneble ĝi denove havos liston de la reĝoj de la dinastio. --Haruo (diskuto) 15:53, 10 Maj. 2012 (UTC)

Bona feino modifis la unuan alineon. (Fakte mi ne!) {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  16:31, 16 Maj. 2012 (UTC)

Hallo, Ich habe gesehen das du Admin hier auf Wiki Esperanto bist. Ich habe ein Problem. Ein Foto was ich aufgenommen habe wurde hier hochgeladen (Dosiero:Wassermühle_von_Melbeck.jpg). Was absolut kein Problem ist, jedoch sind dort in dem Upload Log persönliche Daten (Webseiten Adresse) angegeben. Diese möchte ich nicht auf Wikipedia stehen haben. Wieauchimmer, es ist bereits eine Version (ohne diese Infos) bei Wiki Commons hochgeladen (File:Wassermühle_von_Melbeck.jpg). Daher habe ich vor mehreren Wochen hier einen Antrag zur Löschung der Datei gestellt, der scheinbar nicht beachtet wurde. Könntest du diese Datei hier bitte Löschen, da meine Esperanto keineswegs genügen um mein Anliegen in dieser Sprache darzustellen schreibe ich dir auf Deutsch. --Flor!an (diskuto) 15:26, 20 Maj. 2012 (UTC)

Hallo, Flor!an. Ich habe gerade das Bild gelöscht, denn Marcos ist weniger aktiv als ich. Im Artikel Melbeck ist jetzt die Version von Commons zu sehen. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 20 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Flor!an. Mi ĵus forigis la bildon, ĉar Marcos estas malpli aktiva ol mi. En la artikolo Melbeck nun videblas la versio el la Komunejo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 20 Maj. 2012 (UTC)

Forbaro

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiau Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


  panĝabe.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon panĝabe Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon panĝabe en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)

Kopirajta problemo

Kopirajta problemo en Brunsvigo (duklando). Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 00:20, 10 Jul. 2012 (UTC)

Tute ne. With the experience which I have on Wikipedia and the experience of others, we respect copyright by transfering text from Wikipedia article to other Wikipedia article.
Ĉi tiu uzanto atestas ke transloki tekston el iu artikolo de Vikipedio al alia artikolo de Vikipedio estas ne respekti kopirajton. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:24, 10 Jul. 2012 (UTC)
Read the copyright terms, on each article page it says "La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj rajtigoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj." Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 00:38, 10 Jul. 2012 (UTC)
It means I'm free to share the text and I can transfer text from wikipedia article to other wikipedia article. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:43, 10 Jul. 2012 (UTC)

Al komenco de la artikolo, mi aldonis kaŝitan tekston por diri kiu estas la aŭtoro de la artikolo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 17:27, 10 Jul. 2012 (UTC)

Mi petas forbari Ip-ulon por ĉiam 88.230.14.226, kiun faris gravan vandalismon en du Vikipedio-paĝoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:40, 11 Jul. 2012 (UTC)

Plenumite. Marcos (diskuto) 15:32, 11 Jul. 2012 (UTC)

Prononco - elparolo

Diskuto:Prononco - prononco aŭ elparolo? Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 04:26, 12 Jul. 2012 (UTC)

Prononco de Esperanto

Ĉu vi povas helpi kun articolon Prononco de Esperanto? Remux ŝajnas ne komprenas la malsamo inter fonemoj de un lingvo kaj pronunco de fonemoj de un lingvo. Diskuto:Prononco de Esperanto#Prononco de Esperanto vs Fonemoj en Esperanto. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 06:33, 12 Jul. 2012 (UTC)

Lingvaĵo de Haltigu al Imperium Romanum Sacrum ĉe administrejo

Dankon pro trovis la 2 pliajn erarojn kiujn mi ne trovis. Mi laste povas paroli altan nivelon de Esperanto, kaj trovi ĉi tiujn erarojn pruvas multe tion.

Cetere, Remux afiŝas Eo-3 en sia babelŝablono. Sed la lingvaĵo de la mesaĝo ne pruvas tion.

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:03, 13 Jul. 2012 (UTC)

Vi devas skribi "pruvas" kie vi skribas "provas".
Mi konsentas ke la indiko Eo-3 en la babela kesto de Remux estas troigo. Sed laŭ mi ankaŭ la indiko Eo-3 via babela kesto estas troigo: Pli ĝusta indiko estus Eo-2. Sed ĉiuokaze tiuj babelaj kestoj estas nur memjuĝoj, kaj ne temas pri objektivaj informoj.
Kaj mi ĉiuokaze konsentas, ke via lingva nivelo estas pliboniĝanta. Simple en la sistemo de la babelaj kestoj, la ŝtupo de unu nivelo al la sekva estas tre granda, do eĉ se la lingva nivelo daŭre pliboniĝas, povas esti ke oni dum longa tempo restas sur unu nivelo de tiu sistemo. Marcos (diskuto) 12:21, 13 Jul. 2012 (UTC)
Ĉiuĵaŭde, vi nun korektis unu el la du eraraj uzoj de "provas", sed lasis la alian nekorektita. Marcos (diskuto) 12:44, 13 Jul. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto

Saluton Marcos! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)

Via maladminstrantigo

Estimata Roboto de Marcos! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2010/12/18 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)