Veneto
Veneto (itale Veneto [veneto]) (aŭ Venecilando, laŭ NPIV) estas nordorienta regiono de Italio.
Veneto | |
itale Veneto | |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | VEN |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 18,391 km² |
Ĉefurbo: | Venecio |
Loĝantaro: | 4 869 830 loĝ. (2021) [1] |
Loĝdenso: | 265 loĝ./km² |
Provincoj: | Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Venecio, Verono, Viĉenco |
Komunumoj: | listo de 581 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 05 |
Prezidanto: | Luca Zaia (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 4 869 830 loĝantoj sur areo de 18 345,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 265 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiVeneto samlimas okcidente kun Lombardio, oriente kun Friulo-Venecio Julia, norde kun Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj sude kun Emilio-Romanjo, kaj geografie estas inter la montĉeno de Alpoj kaj la Adriatika maro. Ĝin trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo.
La ĉefurbo de la regiono estas Venecio, kiu estas ankaŭ la ĉefurbo de la eponima provinco; kaj la aliaj provincoj estas Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Verono kaj Viĉenco.
Ĉefaj urboj
redaktiSekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Venecio | Provinco Venecio | 269 000 loĝ. |
2 | Verono | Provinco Verono | 260 400 loĝ. |
3 | Padovo | Provinco Padovo | 210 500 loĝ. |
4 | Viĉenco | Provinco Viĉenco | 114 200 loĝ. |
5 | Trevizo | Provinco Trevizo | 81 900 loĝ. |
6 | Rovigo | Provinco Rovigo | 51 200 loĝ. |
7 | Chioggia | Provinco Venecio | 50 900 loĝ. |
Historio
redaktiTiu regiono estas riĉega de artaj kaj kulturaj trezoroj. Ĝiaj heredaĵoj enhavas la unikajn konstruaĵojn kaj pontojn de Venecio, kaj multaj vilaoj de Andrea Palladio. Verono havas arenon, kiu estas antikva romia amfiteatro kaj tradicie gastigas operajn spektaklojn. Ankaŭ la varmaj banoj de Abano Terme estas famaj.
Ekonomio
redaktiLa regiona ekonomio, kiu antaŭe tute dependis de la agrokulturo, nuntempe orientiĝas aparte al pintoteknologia industrio kaj al la modbutikoj (ekzemple Benetton); krome, ludas ŝlosilrolon kultura turismo.
Referenco
redakti- ↑ Statistiche demografiche ISTAT. Monataj statistikoj pri loĝantoj de la Istituto Nazionale di Statistica, Stato 31-a de Decembro 2019.