Universitato de Toronto
La Universitato de Toronto (angle University of Toronto; mallonge: U of T) estas publika esplor-universitato en Toronto (Ontario, Kanado). La ĉefa kampuso de la universitato, Kampuso Sankta Georgo, troviĝas en la Toronta urbocentro ĉirkaŭ Reĝina Parko (Toronto) kaj la Ontaria Parlamentejo. Ĝiaj aliaj du kampusoj, Universitato de Toronto Scarborough (UTSC) kaj Universitato de Toronto en Misisogo (UTM, ankaŭ konata kiel "Kampuso Erindale"), troviĝas en la orienta kaj okcidenta finaĵoj, respektive, de Granda Toronto.
Nobel-premiitoj
redakti- Frederick Banting - diplomito kaj antaŭa fakultatano, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de 1923
- John James Richard Macleod – antaŭa fakultatano, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de 1923
- Lester B. Pearson – diplomito kaj antaŭa fakultatano, Nobel-premio pri paco de 1957
- Arthur Leonard Schawlow – diplomito, Nobel-premio pri fiziko de 1981
- John Polanyi – nuna fakultatano, 1986 Nobel-premio pri kemio
- Bertram Neville Brockhouse – diplomito, 1994 Nobel-premio pri fiziko
- Walter Kohn – diplomito, 1998 Nobel-premio pri kemio
- James Orbinski – diplomito kaj antaŭa fakultatano, 1999 Nobel-premio pri paco
Biblioteko
redaktiStudenta vivo
redaktiEstas 380 studentaj kluboj kaj organizaĵoj ligitaj kun la Universitato de Toronto.[3] La studentan registaron gvidas la Studenta Asocio de la Universitato de Toronto, antaŭe konata kiel Studenta Administra Konsilio.
Elektitaj studentoj
redaktiLa kolegia sistemo
redaktiĈiu nediplomita studento ĉe la kampuso de Sankta Georgo estas membro de unu el sep kolegioj por artoj kaj sciencoj.
Nomo | Fondita | Alligita | Membro/Asociita | Speco | Religia filieco | Retejo |
---|---|---|---|---|---|---|
Kolegio Massey | 1963 | Sendependa sed filiiĝinta | Postdiploma | Ne-religia | Retejo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine | |
Kolegio Emmanuel | 1928 | Membro de Viktoria Universitato | Teologia | Unuiĝinta Eklezio | Retejo Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine | |
Kolegio Innis | 1964 | Membro | Artoj kaj sciencoj | Ne-religia | Retejo Arkivigite je 2014-07-09 per la retarkivo Wayback Machine | |
Kolegio Knox | 1858 | Membro | Teologia | Presbiterianismo | Retejo Arkivigite je 2010-09-21 per la retarkivo Wayback Machine | |
Nova Kolegio | 1962 | Membro | Artoj kaj sciencoj | Ne-religia | Retejo | |
Kolegio Regis | 1930 | Membro | Teologia | Jezuita Rom-katolika | Retejo | |
Kolegio Sankta Mikaelo | 1852 | 1910 | Asociita | Artoj kaj sciencoj/Teologia | Rom-katolika | Retejo Arkivigite je 2014-07-08 per la retarkivo Wayback Machine |
Trinity College | 1851 | 1904 | Asociita | Artoj kaj sciencoj/Teologia | Anglikana | Retejo |
Viktoria Kolegio | 1836 | 1892 | Asociita | Artoj kaj sciencoj | Unuiĝinta Eklezio | Retejo |
Universita Kolegio | 1853 | Membro | Artoj kaj sciencoj | Ne-religia | Retejo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine | |
Kolegio Woodsworth | 1974 | Membro | Artoj kaj sciencoj | Ne-religia | Retejo | |
Kolegio Wycliffe | 1877 | Membro | Teologia | Anglikana | Retejo |
Organiza strukturo
redaktiFakultatoj
redaktiLa universitato dividiĝas je pluraj fakultato. Ĉi tiujn rekte administras la universitato kun variaj gradoj de aŭtonomio. Iuj estas por nediplomitaj studentoj, sed en multaj povas partopreni nur postdiplomaj studentoj, kvankam ĉi tiuj ofte kunlaboras kun la Fakultato de Artoj kaj Sciencoj por proponi programojn taŭgaj por nediplomitaj studentoj. Nediplomitaj studentoj de la profesiaj fakultatoj vivas en la loĝejoj de la kolegioj de la Artoj kaj Sciencoj. La fakultatoj estas:
- Fakultato de Aplikata Scienco kaj Inĝeneriko de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Arkitekturo, Pejzaĝo kaj Konstrukciado de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Artoj kaj Scienco de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Dentomedicino de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Forstado de la Universitato de Toronto Oficiala Retejo
- Lernejo de Postdiplomaj Studoj de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Informostudoj de la Universitato de Toronto
- Jura Fakultato de la Universitato de Toronto
- Medicina Fakultato de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Muziko de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Flegistaj Studoj de la Universitato de Toronto
- Ontaria Instituto por Studoj pri Edukado
- Fakultato de Farmakologio de la Universitato de Toronto
- Fakultato de Korpotrejnado de la Universitato de Toronto
- Lernejo Rotman pri Administrado
Centroj kaj institutoj
redakti- Centro por Etiko Oficiala Retejo[rompita ligilo]
- Centro por Eŭropaj, Rusaj, kaj Eŭraziaj Studoj (CERES)
- Centro por la Studado de Religio Oficiala Retejo
- Centro por Mezepokaj Studoj (CMS) Oficiala Retejo Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Kanada Instituto por Teoria Astrofiziko
- Instituto Fields por Esplorado en Matematikaj Sciencoj
- Postdiploma Centro por la Studado de Dramo Oficiala Retejo
- Instituto de Biomaterialoj kaj Biomedicina Inĝenieriko (IBBMI)
- Instituto por la Historio kaj Filozofio de Scienco kaj Teknologio (IHFST) Oficiala Retejo Arkivigite je 2007-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Pontifika Instituto de Mezepokaj Studoj (PIMS)
- Registroj de Frua Angla Dramo (RFAD) Oficiala Retejo Arkivigite je 2005-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- RiskLab
- Centro Trudeau por Studoj pri Paco kaj Konflikto
- Centro Munk por Internaciaj Studoj
- Instituto por Aerokosmaj Studoj de la Universitato de Toronto (IAKSUT)
- Toronta Centro por Esploroj pri Enmigrado kaj Enhejmiĝo (CERIS)
- Menonana Teologia Centro de Toronto
- Datuma Centro de la Kanada Instituto pri Statistiko por la Toronta Regiono
Filiiĝintaj instru-hospitaloj
redakti- Universitata Sanreto
- Hospitalo Princino Margaret
- Ĝenerala Hospitalo de Toronto
- Okcidenta Hospitalo de Toronto
- Centro Baycrest for Prizorgo de Aĝuloj
- Rehabilita Centro Bloorview por Infanoj
- Centro de Dependeco kaj Mensa Sano
- Hospitalo por Malsanaj Infanoj
- Ĝenerala Hospitalo de Norda York
- Hospitalo Mount Sinai (Toronto)
- Hospitalo Sankta Mikaelo (Toronto)
- Centro por Sanosciencoj Sunnybrook
- Rehabilita Instituto de Toronto
- Kolegia Hospitalo por Virinoj
Aliaj filiiĝintaj instancoj
redakti- Biblioteko Robarts (nomita laŭ John Robarts, 17-a ĉefministro de Ontario)
- School of Continuing Studies
- eldonejo University of Toronto Press
- University of Toronto Schools
- esplora institituto Samuel Lunenfeld
Antaŭe filiiĝintaj instancoj
redakti- Universitato de Guelph
- Reĝa Konservatorio de Muziko
- Universitato York (Kolegio Glendon)
- Kolegio Rochdale (neoficiala, ne plu funkcianta)
- Kolegia Lernejo Sankta Mikaelo (kun USMC)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Figure does not include separate endowment funds maintained by individual colleges. Riggall, Catherine. (2006) University of Toronto Financial Report. Office of the Vice-President, Business Affairs.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Main campus figures. For data on Scarborough and Mississauga, refer to the respective articles. Pask-Aubé, Corinne. (2005) University of Toronto Facts and Figures. Office of the Vice-Provost, Planning and Budget.
- ↑ [1]