Sumatraj tropikaj pinaroj
La sumatraj tropikaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de la insulo de Sumatro en Indonezio. Ĝi estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo Sunda Lando signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
Sumatraj tropikaj pinaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Indonezio | |||
Koordinatoj | 2° 57′ 14″ N, 98° 12′ 44″ O (mapo)2.953944444444498.212166666667Koordinatoj: 2° 57′ 14″ N, 98° 12′ 44″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 2 850 km² (285 000 ha) [+] | |||
Areo | 2 748 km² (274 800 ha) | |||
|
||||
Sumatraj tropikaj pinaroj | ||||
Location and description
redaktiTiuj pinarbaroj troviĝas je la pli altaj deklivoj de Sumatra, speciale en la nordo de la insulo apud Lago Toba kaj laŭlonge de Barisan-Montaro inkluzive de la alta Monto Leuser. Kun 2 500 mm da jara precipitaĵo la pinaroj havas pluvarbaran klimaton sed estas pli sekaj ol la densaj pluvarbaraj areoj pli sube de la deklivoj, speciale je la pli sekaj orientaj flankoj de la montaro [1].
Flaŭro
redaktiTiu ekoregiono estas unu el la maloftaj areoj de pinarbaro en la tropikoj kun la domina specio Merkus-pino (Pinus merkusii), kiu fariĝas establita en areoj kie pluvarbaro estis malhelpita ĝenerale en historio per okazaĵoj kiel terglitoj kaj arbaraj brulegoj same kiel homa senarbarigo. Arbara brulego estas daŭranta kaj kontinua karakterizo de la vivociklo de la arbaro.
Faŭno
redaktiEkzistas malpli da bestospecioj ĉi tie ol en la pluvarbaro kiu kovras la plej grandan parton de la insulo kaj ekzistas neniuj endemiaj mamuloj sed ekzistas daŭre kelkaj preskaŭ-endemiaj specioj inkludante birdojn kiel la sunda najtingalo.
Minacoj kaj konservado
redaktiLa pinarbaroj de la pli altaj areoj estas malpli minacataj de senarbarigo ol la valoraj durlignopluvarbaroj pli malalte suben, kaj krome triono de ili troviĝas ene de la Nacia Parko Kerinci Seblat kaj en aliaj naciaj parkoj.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono IM0304 : Sumatraj tropikaj pinaroj (WWF)
- angle Sumatraj tropikaj pinaroj (WWF-Wildworld)
- angle Sumatraj tropikaj pinaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sumatraj tropikaj pinaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sumatraj tropikaj pinaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Sumatran tropical pine forests
- angle Sunda Lando (Naturprotekto Internacie).