Soldier of Fortune: Payback
Soldier of Fortune: PayBack estas videoludo de l’ĝenro subjektiva pafludo kreita de Cauldron kaj publikigita de Activision. La ludo estas peco de la serio Soldier of Fortune, kreita de Raven Software, kaj nune prezentas ties trian kaj lastan ĉapitron. En Usono estis lanĉita en 2007, en Eŭropo en 2008.
Soldier of Fortune: PayBack | |
---|---|
Disvolvo | Cauldron |
Eldoninto | Activision |
Distribuo | Steam |
Serio | Soldier of Fortune |
Antaŭita de | Soldier of Fortune 2: Double Helix |
Platformo | Vindozo |
Ĝenro | Subjektiva pafludo |
Temo | Milito |
Ludomaniero | Unuope, grupe |
Regilo | komputila klavaro |
ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17+ |
Karakterizoj
redaktiLa videoludo unue sin karakterizas per la ega vasteco de la armilaro uzebla de la videoludanto: pli ol 30 armiloj elekteblaj je la komenco de ĉiu misio (ne de ĉiu nivelo). Krom la unuopa ludmaniero, kiu proponas la eblon alfronti sufiĉan misioserion lokitan en la tuta mondo, ĉeestas la ludmanieroj Deathmatch, Team Deathmatch, Elimination, Team Elimination, Capture the Flag kaj Demolition en la sekcio multiplayer [1].
Klasado
redaktiLa videoludo estas adresata por plenkreska publiko, ne pro la temo traktata, sed pro la ega realismo, kiun tiu ludo oferas pri tio, ke eblas laŭvorte dismembrigi la korpojn de la malamikoj. Ĝi ne povas esti distribuata en Aŭstralio, ĉar la klasadsistemo de tiu lando ne konsideras la klasadon ”nur por plenkreskuloj” [2].
Notoj
redakti- ↑ Anoncita Soldier of Fortune: PayBack (itale)
- ↑ Aŭstralio cenzuras la novan Soldier of Fortune (itale). Arkivita el la originalo je 2008-02-20. Alirita 2010-12-19.