Sigismundo de Burgundio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sigismundo. |
Sigismundo (germane Sigismund, latine Sigismundus; mortis en 524 de nia erao) estis reĝo de la burgundoj de 516 ĝis sia morto. Li estis la filo de reĝo Gundobado kaj reĝino Karetene. Li sukcedis sian patron en 516. Sigismund kaj lia frato Godomar estis venkitaj en batalo fare de la filoj de Klodvigo la 1-a kaj Godomar fuĝis. Sigismund estis prenita fare de Klodomer, la franka Reĝo de Orléans, kie li kaj lia familio estis garditaj kiel malliberuloj. Poste li, lia edzino kaj infanoj estis ekzekutitaj. Godomar tiam kolektis la burgundan armeon kaj venkis sian regnon.
Sankta | ||
Sigismundo de Burgundio | ||
---|---|---|
Reĝo de la burgundoj | ||
Persona informo | ||
Sigismundus | ||
Naskiĝo | 5-a jarcento | |
Morto | 1-an de majo 524 en Orléans | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Religio | Nicene Christianity vd | |
Lingvoj | Burgunda • latina vd | |
Ŝtataneco | Kingdom of Burgundy (en) vd | |
Familio | ||
Dinastio | Burgundian dynasty vd | |
Patro | Gundobado vd | |
Patrino | Caretene (en) vd | |
Gefratoj | Godomar (en) vd | |
Edz(in)o | Ostrogotho (en) vd | |
Infanoj | Suavegothe (en) , Gundobad (en) , Segeric (en) , Gisclahad (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | monarko vd | |
Sanktulo, martiro | ||
Honorata en | Katolika eklezio | |
Festotago | 1-a de majo | |
Atributoj | reĝaj vestoj kaj simboloj | |
Patroneco | Ĉeĥa Respubliko, urbo Cremona; kontraŭ malario | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sigismundo estis studento de Alkimo Ekdicio Avito, la katolika episkopo de Vienne, kiu igis Sigismundon forlasi la arianisman fidon de siaj burgundaj antaŭuloj. Sigismundo estis inspirita fondi monaĥejon dediĉitan al Sankta Maŭrico ĉe Agaunum (nuna urbeto Sankt-Maŭrico) en Valezo en 515.
Post sia murdiĝo li nomumiĝis kristana sanktulo.