Respubliko Tajvano (1895)
Respubliko Tajvano (ĉine 臺灣民主國, pinjine: Táiwān Mínzhǔguó aŭ Demokrata Nacio Tajvano) estis respubliko, kiu fondiĝis en 1895 sur la insulo Tajvano inter la foriro de la armeo de la Qing-dinastio kaj la starigo de japana kolonio post la traktato de Shimonoseki.
Respubliko Tajvano | |||||||||
| |||||||||
historia lando • neagnoskita ŝtato • insula lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Taipei Prefecture • Tainan Prefecture
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
2 980 000
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Kvankam iuj historiistoj konsideras ĝin la unua respubliko en Azio, ĝi fakte sekvis la respublikon Ezo, kiu fondiĝis la 25-an de decembro 1868.
Historio
redaktiLa decidon de la Qing-registaro transdoni Tajvanon al Japanujo per la traktato de Shimonoseki post la malvenko de Ĉinujo, la insulanoj amase rezistis. La 24-an de majo 1895 angla traduko de la sendependecdeklaro estis transdonita al ĉiuj ambasadoroj sur la insulo, la sekvan tagon la respubliko estis proklamita: grupo de Qing-fidelaj administracianoj kaj lokaj altranguloj proklamis la sendependon disde Ĉinujo kaj novan Respublikon Tajvanon, kies celo estis gardi Tajvanon sub la regado de Qing. Kontraŭvole la tiama Qing-guberniestro Tang Ching-sung estis proklamita prezidanto.
La 29-an de majo japanaj trupoj surbordiĝis en Keelung kaj konkeris la urbon la 3-an de junio. La sekvan tagon la prezidanto Tang kaj la vic-prezidanto Chiu Feng-jia fuĝis for de la insulo ĉinujen.
Fine de junio 1895 la restantaj jesintoj de la respubliko kuniĝis en Tainan kaj elektis kiel duan prezidanton Liu Yung-fu. Post bataloj inter japanaj kaj respublikanaj trupoj la japanoj konkeris la urbon Tainan fine de oktobro 1895. Iom poste la prezidanto Liu fuĝis kontinenten kaj finis tiel la 184-tagan historion de la respubliko.