Quintanilla de Urz
Quintanilla de Urz [kintaNIlja deURZ] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Quintanilla de Urz estas etimologie tradukebla al Bieneto de Erikejo, nome aludo al ofta planto eriko.
Quintanilla de Urz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49622 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 2′ N, 5° 51′ U (mapo)42.032861111111-5.8486944444444Koordinatoj: 42° 2′ N, 5° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 725 m [+] | ||
Areo | 10,1 km² (1 010 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintanilla de Urz [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 76 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.
Plej grava enspezofonto estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.