Kvar noblaj veroj
La kvar noblaj veroj (sanskrito: catvary āryasatyāni, pali: cattari āriya saccani japana lingvo: shisotai) estas rigardata kiel la centra kaj fundamenta instruo de Budho. Ĝi enhavas la plej gravajn konceptojn de budhismo kiel filozofio kaj kiel religio.[1] La instruo de la kvar noblaj veroj troviĝas en multaj partoj de la Palia Kanono, sed la diskurso, kiu verŝajne registris la unuan fojon de la parolado de ĉi tiu diskurso fare de Budho estas la diskurso nomita Unua Prediko de Varanasi, aŭ la Darmo-rada Ekmova Diskurso (Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta en palio).[2]
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
En la Palia Kanono la kvar noblaj veroj estas menciitaj aŭ priskribitaj en multaj lokoj, ekzemple en Digha Nikaya 16, Majjhima Nikaya 18 kaj Samyutta Nikaya 56.11.[3]
La kvar noblaj veroj
redakti- La unua nobla vero estas la vero pri dukkha aŭ la sufero. Ĝi instruas ke la kondiĉita ekzisto, la ekzistado kiel oni konas ĝin, estas sufero : naskiĝo estas sufero, kaj same maljunuleco, malsano kaj morto estas sufero, esti unuigita kun io kion oni malamas estas sufero, esti separita de io kion oni amas estas sufero, malatingo de sia celo estas sufero - kaj, fine, la ĉiam ŝanĝantaj kvin agregaĵoj de aligeteco, kune kreantaj nian personon (nome la formo, la sentoj, la perceptoj, la voluntoj kaj la konsciencoj) estas la sufero per sia malcerteco. La vorto "sufero" povas ankaŭ esti utile tradukita kiej nekontenteco, ĉar ĝi iras pli profonde ol la fizika doloro.
- La dua nobla vero estas la vero pri la origino de la sufero (samudaja). Ĝi estas la volupto kaj kaj nekonateco kiuj kreas la tri radikojn de la malo: la avidon, la haton kaj la eraron; ĉiu akto (de la mento, de la korpo aŭ de la parolo), bona aŭ malbona, produktas sian frukton (phala), pozitivan aŭ negativan por sia aŭtoro.
- La tria nobla vero estas la vero pri la halto de la sufero (nirodha). Ĝi vortiĝas ke ekzistas fino de volupteco, kiu nomiĝas nirvano.
- La kvara nobla vero estas la vero pri la vojo kondukanta al la fino de la sufero (magga). La vojo nomiĝas la "nobla okobla vojo" aŭ "sankta vojo kun ok brakoj": la ĝusta opinio, la ĝusta intuicio, la ĝusta parolo, la ĝusta korpa agado, la ĝustaj vivmedioj, la ĝusta eforto, la ĝusta atenco kaj la ĝusta mentala koncentrado. Tiu vojo permesas atingi la nirvanon.
Parabolo de kuracisto
redaktiLa kvar noblaj veroj estas ofte komparataj kun la instruado de iu kuracisto. Budho sanigas la homaron de ĝiaj malsanoj. Li unue diras la diagnozon, poste serĉas la kaŭzon, poste rigardas ĉu la malsano estas sanigebla, kaj finfine proponas la rimedon.
La unua sutta
redaktiLa sermo (aŭ sutta) kiu enhavas la unuan instruon de la Buddho estas konita laŭ la palia nomo Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta, aŭ La instruo kiu enmoviĝas la radon de la dharmo, kaj troveblas en la sekcio Samyutta-nikaya de la kolekto Sutta-pitaka.
Referencoj
redakti- ↑ Edward J. Thomas. La vida de Buda. Ĉapitro XIII: El budismo como religión (Budhismo kiel religio), kaj Ĉapitro XIV: El budismo como filosofía (Budhismo kiel filozofio). Eldonis Editorial Lectorum, S.A. de C.V., Meksikurbo, 2007. ISBN 970-732-196-2. ISBN 978-970-732-196-0.
- ↑ Jean Boisselier. La sabiduría de Buda. Testimonios y Documentos: La Puesta en Movimiento de la Rueda de la Ley. p.130-132. Eldonis Ediciones B, S.A. Barcelono, 1998. ISBN 84-406-8820-2.
- ↑ "Four Noble Truths: cattari ariya saccani", redaktita de Access to Insight. Access to Insight (BCBS Edition), la 5-an de novembro 2013.
Eksteraj ligiloj
redakti- Bona demando kaj bona respondo. Libro de Res. S. Dhammika, kiu respondas la plej oftajn demandojn pri la instruoj de Budho.
- La vivo de la Budho. Biografia libro pri la Budho Gotamo verkita de Res. Miaohui.
- La kvar noblaj veroj: citaĵoj de la Palia Kanono en la portalo Access to Insight (anglalingve).