Kumikoj (memnomo къумукълар [kumuklar]; de kio ankaŭ alia ebla esperantigo Kumukoj) estas indiĝena etno en Dagestano. Temas pri unu el la plej signifaj etnaj grupoj de Dagestano (267,5 mil; ĉirkaŭ 13% de la loĝantaro). Kumikoj parolas en la kumika lingvo, kiu supozeble estis interlingvo de la orienta parto de Norda Kaŭkazio antaŭ ekuzo de la rusa en tiu rolo.