Kubevano
Kubevano estas astronomia objekto, kiu plenumas jenajn kondiĉojn:
- Ĝi estas rokeca, do ne ekzemple kometo.
- Ĝi apartenas al la Kujper-zono kaj orbitas la Sunon je meza distanco de pli ol 41 astronomiaj unuoj.
- Ĝi ne havas resonancon kun iu suna planedo (precipe Neptuno).
La nomo deriviĝas de la unua transneptuna objekto, 15760 Albiono malkovrita en 1992, kaj iame nomita (15760) 1992 QB1; oni nomis similajn objektojn "QB1"-oj, kun la angla prononco kju-bi-ŭan.
Ekzemploj de kubevanoj estas:
- 15760 Albiono, jam menciita
- 50000 Kvavaro
- Haŭmeo (nanoplanedo)
- Makemako (nanoplanedo)