Islando en la Somera Olimpiko 2012
sporta delegacio en la Olimpiko 2012
La islanda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 28 sportistojn. Ili partoprenis en 63 fakoj. Flagtenanto de la islanda teamo estis Ásdís Hjálmsdóttir dum la malferma ceremonio respektive Ragna Ingólfsdóttir dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon.
Islando en la Somera Olimpiko 2012 | ||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||
Flagtenanto: | Ásdís Hjálmsdóttir (malfermo) Ragna Ingólfsdóttir (fermo) | |||
Sportistoj | 28 en 63 fakoj | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 0 |
Sume 0 |
Kunordigis la teamon la Islanda Olimpika Komitato, oficiale la Nacia Olimpika kaj Sporta Komitato de Islando, islande Íþrótta- og Ólympíusamband Íslands, SOV, kreita en 1912 kaj rekonita en 1935.